Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

B. Ejdelman


Pri difinoj de internaciismo kaj sennaciismo ĉe
k-do Lanti

Mi tamburas alarmon. Sur la fronto de SAT ne ĉio estas bonorda. Mi parolas pri la libro de E.Lanti „La laborista esperantismo“. La gvidanto de „Sennaciulo“ ripetas kaj profundigas en ĝi tute ne akcepteblajn por la insternaciuloj aŭ sennaciuloj pensojn pri kolonia kaj nacia problemoj. Ĉi tiuj pensoj estas malutilaj por la proletoj kaj ili subtenas la politikon de imperialistoj. Tia libro, kia estas „La laborista esperantismo“, sen iaj pluaj korektoj kaj komentoj, ne devus esti disvastigata, ne devus ricevi la sankcion de SAT kaj esti anoncata kiel ties „kvazaŭa“ programo[1]).

Lanti malaprobas, ke „la internaciaj kongresoj“ sin esprimas por la „liberiĝo de subpremataj popoloj“, kaj li konstante metas ĉi

  1. La IX-a Kongreso de SAT en Leipzig, aŭgusto 1929, malaprobis tiun ĉi «kvazaŭ-programigon» de la broŝuro «La laborista esperantismo».