Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

„aferoj”… ortodoksuloj kaj hebreoj, rusoj kaj germanoj, poloj kaj ukrainoj — ĉiuj kiuj havas kapitalon, konkorde ekspluatas la laboristojn de ĉiuj nacioj” (Samloke, pĝ. 29).

„Ne eĉ unu privilegion, al neniu nacio, al neniu lingvo!” (Samloke, pĝ. 28).

„Restas tiu tutmondhistoria tendenco de kapitalismo, kiu emas detrui la barojn inter la nacioj, forviŝi la nacian diferencecon, asimiligi la naciojn, kiu kun ĉiu jardeko sin elmontras ĉiam pli potenca, kiu kun ĉiu jardeko sin elmontras ĉiam pli potenca, kiu prezentas unu el la plej gravaj movigiloj, transformantaj la kapitalismon je socialismo” (Samloke, pĝ. 47).

Sed tio kompreneble ne signifas, kiel komprenigas la vortoj de Lanti, ke oni devas sidi kun la manoj kunmetitaj kaj ke ĉio fariĝos per si mem, se ni ne malhelpos al la historia „procezo”.

Plue, ĉe Lenin: „La proletaro… defendas la plej grandan liberecon de la kapitalisma spezado, salutas ĉiun asimiliĝon de nacioj, krom la perforta aŭ sin apoganta je perforto” (Samloke, pĝ. 53).

„La proletaro subtenas ĉion, helpantan forviŝi la nacian diferencecon, faligi la internaciajn barojn, ĉion, kio faras la interligon de la nacioj pli densa kaj proksima, ĉion, kio kondukas al la kunfandiĝo de nacioj” (Samloke, pĝ. 53, 54).

Plue: „La vojo kondukas al unu celo: al kompleta egalrajteco, proksima kuneco kaj plua kunfandiĝo de ĉiuj nacioj” (Samloke, pĝ. 204).