Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Antaŭparolo


De post la jaro 1921, kiam estis fondita Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), en la mondo aperis nova termino „Sennaciismo”, kiu nuntempe komencis ludi la rolon de la ĉefa ideo, unuiganta la tutan laboristan esperanto-movadon.

Sub tiu ĉi termino la proletaj esperantistoj vidis naturan simbolon de ilia universala mondunueco kaj proteston kontraŭ la „interna ideo” de la neŭtrala burĝa esperantistaro, kiu tendencis konservi la naciismon sur bazo de iu internacia neŭtraleco.

En la kompreno de la proletaj esperantistoj la „Sennaciismo” estis kvazaŭ plicertigo de la ekzistanta jam ideo de l’internaciismo, kiu estas bazo de la tutmonda movado laborista kaj de la revolucia ideologio klasbatala.

Tial la termino „Sennaciismo” fariĝis populara kaj akceptita en la proleta movado esperantista, kaj la sennaciuloj konsideris sin ne pli ol kiel „la plej perfektaj internaciistoj”,