Saltu al enhavo

Paĝo:Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto. Warszawa, 1894.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mi iri en ŝvitbanejon.—Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aŭ ĉambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aŭ alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo.—Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo.—En la kandelingo sidis brulanta kandelo.—En la poŝo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako.—La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.


surprizi surprendre | surprise | überraschen | дѣлать сюрпризъ | robić niespodzianki.
laca las, fatigué | weary | müde | усталый | zmęczony.
trompi | tromper, duper | deceive, cheat | betrügen | обманывать | oszukiwać.
fulmo éclair | lightning | Blitz | молнія | błyskawica.
ŝviti suer | perspire | schwitzen | потѣть | pocić się.
bani baigner | bath | baden | купать | kąpać.
magazeno magazin | store | Kaufladen | лавка, магазинъ | sklep, magazyn.
vendi vendre | sell | verkaufen | продавать | sprzedawać.
cigaro cigare | cigar | Cigarre | сигара | cygaro.
tubo tuyau | tube | Röhre | труба | rura.
fumo fumée | smoke | Rauch | дымъ | dym.
ing marque l’objet dans lequel se met ou mieux s’introduit…; ex. kandelo chandelle—kandelingo chandelier | holder for; e. g. kandelo candle—kandelingo candle-stick | Gegenstand in den etwas eingestellt, eingesetzt wird; z. B. kandelo Kerze—kandelingo Leuchter | вещь, въ которую вставляется, всаживается…; напр. kandelo свѣча—kandelingo подсвѣчникъ | przedmiot, w który się coś wsadza, wstawia; np. kandelo świeca, kandelingo lichtarz.
skatolo boîte | small box, case | Büchse, Schachtel | коробка | pudełko.
pantalono pantalon | pantaloons, trowsers | Hosen | брюки | spodnie.
surtuto redingote | over-coat | Rock | сюртукъ | surdut.
brako bras | arm | Arm | рука. объятія | ramię.


§ 41.


Ŝtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla.—Vitro estas rompebla kaj travidebla.—Ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla.—Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble.—Rakontu al mi vian malfeliĉon, ĉar eble mi povos helpi al vi.—Li rakontis al mi historion tute nekredeblan.—Ĉu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas.—Mi kredeble