Saltu al enhavo

Paĝo:Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto. Warszawa, 1894.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

daŭ revenos.—La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero.—Mi diris al la reĝo: via reĝa moŝto, pardonu min!—El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D. — La sufikso «um» ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun «um» oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo.—Mi volonte plenumis lian deziron.—En malbona vetero oni povas facile malvarmumi.—Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco, sanilo, sanigi, saniĝi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana, malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsaniĝi, malsaneta, malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro, sanigebla, sanigisto, sanigilo, resanigi, resaniĝanto, sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido, nesana, malsanado, sanulajo, malsaneco, malsanemeco, saniginda, sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsaniĝo, malsanulino, sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p.


atingi atteindre | attain, reach | erlangen, erreichen | достигать | dosięgać.
rezultato résultat | result | Ergebniss | результатъ | rezultat.
ŝiri déchirer | tear, rend | reissen | рвать | rwać.
peco morceau | piece | Stück | кусокъ | kawał.
moŝto titre commun | universal title | allgemeiner Titel | общій титулъ | Mość.
episkopo évèque | bishop | Bischof | епископъ | biskup.
grafo comte | earl, count | Graf | графъ | hrabia.
difini définir, déterminer | define | bestimmen | опредѣлять | wyznaczać, określać.


──────────