Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

certe fraŭlino Burke. Ankaŭ ĉi tiun vizaĝon mi jam vidis, sed ĉe kiu okazo, mi nun absolute ne plu scias! Tio ja verŝajne ne estas grava, ĉu ne?"

"Nenio ĉe tia esploro estas tiel malgrava, ke ĝi ne povus fariĝi treege grava!" von Merten rediris ridante. "Havu la afablecon tre intense mediti pri tio. Verŝajne estis en Chicago, ĉar en alia loko, krom via lasta restado en Teplitz, vi supozeble neniam renkontis Jamesonon, ĉu ne?"

"Certe ne!"

"Do, plej verŝajne vi vidis ŝin en Chicago, ĉar ŝi certe estis kune kun li, alie la bildo ne estus frapinta vin tiel, ke vi ankoraŭ nun memoras pri ŝiaj trajtoj. En societo, ĉe konatoj la renkonto verŝajne ne okazis, ĉar, kiam mi unue diris al vi ŝian nomon, post kiam la telegramo estis alveninta, vi ne memoris pri la nomo. Laŭ la esploroj de Killaney ŝi nur la 2an de Decembro pasintjara vojaĝis al Chicago. Kiaj societaj aranĝoj, ĉe kiuj vi povus esti renkontinta ŝin, okazis inter komenco de Decembro kaj fino de Januaro, kiam vi forlasis Chicagon?"

"Jen — mi scias! Estis en kostumfesto aranĝita pro helpo al la bruldomaĝigitoj en Milwaukee! ŝi dancis kun Franco Jameson, per tio mi rimarkis ŝin!"

"Ĉu ankaŭ sinjorino Smith ĉeestis?"

"Ne, ŝi jam estis en Eŭropo."

"Tion mi supozis. Li zorgeme evitis renkonton inter ambaŭ. Rigardu la okulojn de fraŭlino Burke. Ili malkaŝas pasian temperamenton. La nomo parolas por irlanda deveno. La irlandanoj estas pli varmegsangaj ol la angloj. Eble ni ankoraŭ bezonos la fraŭlinon. Sed nun, fraŭlina moŝto, ni en London ne plu havas ion por fari. Ĉu vi estas preta forvojaĝi je la sepa horo? Tiam ni havos tre bonan vagonaron kun senpera aliĝo tra Dover kaj Calais al Paris kaj de tie tra Lyon al Nice."