Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Merten petis Dumesnilon, kiun la polica komisaro kompleze disponigis al li, en la poŝtejo atendi je Kruse kaj, kiam ĉi tiu revenos, tuj sendi lin al pensiono Durange, kien von Merten iris por informi Editon pri tio, ke Kruse ne estas trovita.

"Kie li eble estas?" Edito demandis. Post la longa, ja pli grandparte en dormvagono pasigita vojaĝo ŝi estis baninta sin kaj aspektis tre freŝa.

"Mi nur povas konjekti, ke li iamaniere trovis postsignon, kiun li sekvas. Ĉar li telegrafis, ke li estos renkontebla en la poŝtejo, kaj ĉar li estos atendonta min tie, li revenos tien tuj, kiam li opinios rajti fari tion."

"Kaj se li estos okupata pli Iongan tempon?"

"Tiukaze li certe informos min pere de la ĉitiea policejo."

"Sed kiel li povas esti trovinta postsignon, se Jameson ne postulis leterojn?"

Merten suprentiris la ŝultrojn. "Eble helpis lin ia favora hazardo! Gis nun ni ja ne povis ĝoji pri tia favoro, kontraŭe, paŝo post paŝo ni devis trabatali nin. Espereble Kruse ne tro longtempe forrestos, ĉar nun, kiam ni mem povos plufari la aferon, mi deziras sendi lin al Wien, por konstati, kiu restadas tie sub la nomo Jameson. Kvankam ĉi tio ja havas nur flankan gravecon, almenaŭ provizore, ĝi tamen ne estas sen intereso."

"Eble Jameson persone anoncis sin tie kaj forvojaĝis, ne malanoncante sin ĉi tie."

"Tio ne estas verŝajna. Viro kiel Jameson ne faras duonan laboron. En Wien li volas certigi al si alibion, tio estas senduba. La polica anoncado sola ne sufiĉus por tio. La homoj, ĉe kiuj li loĝus, kun kiuj li interrilatus, estus esplore aŭskultataj kaj eldirus, ke li restis tie nur tre mallongan tempon. Ne ne, tiajn aferojn