Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

informojn pri la sinjorino. Se vi povas helpi min en tio, mi volonte donos al vi monrekompencon. La sinjorino estis blonda, verŝajne en kostumo el flave-griza silkoŝtofo, kiel vidvino ŝi surhavis du edzecajn ringojn unu apud la alia sur la ringfingro de la dekstra mano, kaj ŝi loĝis en hotelo Malnova Urbodomo."

La vendistino streĉe meditis. "Ĉu ŝi eble estis ĉi tie antaŭ kelkaj tagoj kune kun tre fortstatura sinjoro, kun kiu ŝi parolis anglalingve, kaj tiam aĉetis oran krajonon?" ŝi subite demandis.

"Ĉu ŝi tiam aĉetis oran krajonon, mi ne scias. Sed pri la sinjoro, tio povus esti ĝusta. Ĉu li havis maldensajn, malhelajn vangharojn?"

"Jes."

"Sed, kiel li nomiĝis kaj kie li loĝis, vi verŝajne ne scias?"

"Ne. Mi vidis lin nur tiun unu fojon. Sed, se estis la sinjorino, kiun vi celas, ŝi nun ne plu estas ĉi tie. Ŝi diris, ke ŝi devos forvojaĝi vespere. Tio estis antaŭhieraŭ."

"Ankaŭ tio estas ĝusta. Cetere, vi ŝajne komprenas la anglan lingvon, ĉu ne?"

"Mi parolas iom kaj la anglan kaj la francan lingvojn. Tio estas necesa en banloko, kia estas Teplitz."

"Ĉu ŝi eble havis kun la sinjoro konversacion, el kiu vi komprenis ion?"

"Mi ne atentis pri tio, ne interesis min."

"Kompreneble. Sed eble vi ankoraŭ scias, ĉu ŝi tre intime parolis kun la sinjoro?"

"Jes, tre intime. Kaj li estis tre kompleza al ŝi, kiel vera kavaliro. Kaj - atendu - Franco ŝi nomis lin."

"Ho, tio povus esti grava. Nome, tiu sinjoro Franco estas malbona deloganto, kiu jam pli ol unu virinon faris malfeliĉa."