Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/98

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en la akceptsalono de mia pensiono, kiel la ĉambristino diris, staras vira kaj virina portretoj unu apud la alia sur la kameno. Dum mi rigardis ilin, eniris sinjorino, kiu prezentis sin al mi kiel sinjorino Broughton, posedantino de la pensiono. Ŝi ne estis bela, sed antaŭ kelka tempo ŝi certe estis tre interesa sinjorino.

"Vi rigardas la fotografaĵojn tie, ĉu ne?" ŝi demandis.

Jes. La simileco de sinjoro Jameson estas bonega, sed al fraŭlino Burke la hararanĝo, kiun ŝi nun havas, ŝajnas konveni al ŝi ankoraŭ pli bone ol tiu, kun kiu ŝi estas fotografita."

"Ho, ĉu vi konas ambaŭ, sinjoro?"

"Kompreneble, ni ofte estis kune en Chicago."

"Kiel Ellen fartas tie?"

"Dankon, laŭŝajne ŝi fartas tie tre bone, se oni ne konsideras tion, ke la onklo de sinjoro Jameson ne emas morti."

"Ankaŭ mi deziras, ke tio fine okazu, ĉar nur tiam mi definitive povos preni sur min la pensionon ĉi tie. Gis tiam mi nur administras ĝin por Ellen. Cetere, sinjoro Jameson diris al mi, ke lia onklo estas tre malsana."

"Ankaŭ mi aŭdis tion."

"Espereble la maljuna viro ne plu longe vivos; li ja ne plu povas atendi ĝojon pri la vivo."

"Kaj lia morto feliĉigus tri aliajn: vin, fraŭlinon Burke kaj Jamesonon. Cetere, ĉu vi eble povas doni al mi konsilon, sinjorino Broughton?"

"Volonte, se tio estas en mia potenco."

"Fraŭlino Burke petis min, kunporti al ŝi ion tre belan. Kion oni elektu? La objektojn, kiujn oni tiakaze ĝenerale kutimas kunporti al sinjorino: bronzaĵojn, galanteriaĵojn, juvelaĵojn ktp., ŝi posedas en abundeco."

"Jes, estas vere malfacile trovi ion konvenan. Kian sumon vi intencas elspezi por la koncerna objekto? Tion oni unue devus scii!"