Paĝo:En las Orillas del Sar.djvu/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Memorante de l' larĝa arbaro
la orkoloran maron
kun velkaj folioj en aŭtuno
skuigataj de l' vento per mola blovado,
tiel profunda angoro nubigas mian animon,
perturbas mian bruston,
ke mi demandas al mi:
«Kial tiel obstinan,
tiel precizan memoron donis al mi la ĉielo?»