E
EANA : E-a Asocio de Norda Ameriko, v. Usono.
Eberler Otto, germano, advokato.
Nask. 9 marto 1891 en Altusried.
Komponisto de moderna dancmuziko.
Propagandisto en G kaj eksterlando.
EBI : E-a Biblioteko Int. (v.)
Eblogo: E-BIindulligo de Germanujo,
v. Blinduloj kaj Germanujo.
Ebner Adolf, germano, d-ro med.,
kuracisto por kirurgio kaj ginekologio.
Nask. 17 jan. 1875 en Konigsberg.
Fariĝis E-isto en 1897 per
okaza Iegado de verketo de Trompeter
pri E. Fondis grupon en K.
Edelmann-Barendregt (A. H. de
Ruyter) estas en Amsterdam librejo,
instalinta E-fakon, ĉiam plivastiĝantan.
Edinburgh. ĉefurbo de Skotlando,
428.000 loĝantoj. — 18-a UK 1—7 aŭg.
1926, 960 kongresanoj el 36 landoj;
solena dediĉado de Ia E-a Biblio en
katedralo; altnivelaj koncertoj.
Edmonds A. J., anglo, anglikana
pastro. Mortis 71-jara 19 jun. 1914
en Great Gransden. Pioniro en Britujo.
Trad. H i a w a t h a de Longfellow,
multon el Homeros, k. a., kaj
partoprenis la tradukon de la N o v a
T e s ta m e n to .
Ege Christian Ringstrup, dano, policestro
en Hobro. Nask. 16 apr.
1886. Membro de la ĉefestraro de Ia
dana pacfederacio. Vigle laboris por
int. infaninterŝanĝo, partoprenis en
packongresoj en London, Genĝve kaj
Budapest, en kiuj li konvirikiĝis pri
int. helplingvo. Fondis en 1932 klubojn
en Hobro kaj Andrup, gvidante
multajn kursojn. Vigle kaj tre efike
iaboras por E en ĉiuj pacifistaj
grupoj.
Egiptujo. La unuaj pioniroj estis:
A. Piolet en Ismailia, Robert Laussac
kaj Rene Japiot en Alexandria en
1901. La lasta en 1903 presis artikolojn
en »La Correspondance Egyptienne
illustrée.« En 1908 Fadie en
Chartum gvidis E kursojn. En 1922
aperis prop. gazeto E g i p t a E -isto .
Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928
E-istoj estis en 6 urboj. Pri la progresado
en la lastaj jaroj informas
nin la ICK-raportoj. »La movado pli
kaj pli atingas palpeblan formon,
kiel i. a. pruvas la regule aperantaj
prop. artikoloj en Ia enlanda gazetaro,
precipe araba«. (1929). »La grupo
de Port Said, konsilita de C. M.
Cather, faris bonegan laboron. Pli
kaj pli montriĝas la fruktoj de koresponda
kurso en araba lingvo«. (1930).
«Valoran instigon ricevis la Iaboro
per la vizito de Scherer kaj kelkaj
paroladoj. La apero de araba lernolibro
de Amin-El-Mofti en Aleksandrio
faciligis la instruadon.« (1932). »La
ekzisto de araba lernolibro, de arabaj
ŝlosiioj kaj flugfolioj faciligis senteble
la laboron. Specialan meriton
pro sia senlaca laboro akiris Tadros
Migalli en Fayoum, kiu fariĝis la
efektiva gvidanto nuntempa. ĉiama
helpemo de Nassif Marus. Lastatempe
la grupo de Kairo tre vigliĝis dank’
al la kunlaboro de L. N. Newell,
kiu organizis kurson laŭ Cseh-metodo.«
(1933). UEA-del. en 1933 en
Alexandria, (ankaŭ EG), Fayoum,
Ismailia kaj Kafr Ghannam.
Eik Edgar, svedo-estono, juristo,
vicnotario. Nask. 29 nov. 1902. Estrarano
de EAE ktp., prez. de la
patronaro de EIE.
Einstein (ajnŝtajn) Leopold, germano,
ĵurnalisto. Nask. 1834, mortis 8.