Fabeloj de Andersen. Trad.Z. Unua
parto 1923, 152 p., dua parto 1926,
154 p., tria parto 1932, 153 p. »A. apartenas
al la plej klarvidaj, plej klarmensaj
verkistoj de 1’ homaro. La traduko:
krom la ĝuo de tiu diafana
stilo, kiu tiei senpere interpretas al ni
la belaĵojn de la originalo, ni povas
en ĝi ankaŭ ĝoji pri formoj, kiuj
estas kvazaŭ decidoj pri diskutataj
aferoj.« (Totsche, L. M, 1932, p: 159.)
Fabiola. Romano pri la katakomboj,
de kardinalo W i s e m a n, el la
angla trad. R a m o. 1911; dua eld.
revizita de Em. Robert, 437 p., kaj
24 bildoj. interesa rakonto, priskribo
de la moroj de la romanoj kaj la
unuaj kristanoj. Bonega traduko. Flua
kaj plaĉa stilo.
Fabrikmarkoj, v. Varnomoj.
Facchi (fakki) Gaetano, italo; administranto,
sekr. de Faŝista Instituto
de Kulturo de Brescia. Nask. 2.
dec. 1888 en Brescia. E-isto de 1920.
En 1922 fondis grupon en Brescia,
gvidis multajn kursojn ĉe diversaj
asocioj, ankaŭ por instruistoj. En
1925 instigis la Komercan ĉambron
de sia urbo dissendi E lingvan cirkuleron
pri la ltala komerco kaj industrio
al ĉiuj delegitoj de UEA; la cirkuleron
oni tradukis en naciajn lingvojn
kaj aperigis en multaj ĵurnaloj
kaj dokumentaroj de komercaj ĉambroj.
Depost 1926 delegito de itala E
movado por eksterlando: (Informservo)
De 1931 estrarano de IEF; prof.
de E ktp. Lingvistaj, literaturaj, historiaj
artikoloj en E gazetoj. Trad. la
komedion »N a s k i ĝ o« de Niccodemi,
prezentita en Udine duni la nacia
E kongreso, 1929. Verkis prelegon
S - 1 a F r a n c i s k o k a j B u d h o,
1930. Ĉefkunlaboranto de la E n c i k l o p e d i o.
Facila Legolibro. 1923,64 p. Simple
verkitaj resumoj pri naŭ originalaj E
romanoj; artikolo de W. B. J o h ns o n
pri la literaturo de E.
Fadenhecht Josif, bulgaro, d-ro,
univ. prof. de juro, eksministro de la
juĝaferoj. Prezidis publikan kunvenon
dum verda prop. E-semajno en
Sofia en 1924.
Fairbairn (ferbern) Arthur Rees,
anglo, arkitekto. Nask. 6 majo 1884
en Sunderland. Laika predikanto me
todista. Arheologo. De 1920 prop.
sekr. por E movado en nordorienta
Anglujo. Fotografas kaj paroladas
kun luinbildoj pri UK-j.
Fairman (fermn) Charles Arthur,
anglo, diskonta makleristo. Nask. 21
nov. 1866 en London. Iama kasisto
de BEA. Membro de UEA de la
komenco.
Farges (farj) Alice-Leontine, francino.
Nask. 22 jan. 1869 en Couloutre
(apud Nevers) Fondis en Lyon
(1910) la »E-istan Hejmon«, malfermitan
al ĉiuj E-istoj. Direktas E-Oficejon
de 1908. Eldonis E-ajn glumarkojn,
juvelojn E-ajn, ktp. Propagandis
ĉe komercistoj. Enirigis uzadon
de E kaj organiziŝ prop. budon
ĉe Foiro de Lyon.
Farkas (farkaŝ) Ferenc, hungaro,
elektromuntisto. Nask. 1903 en Nagyvarad
(nun Oradea Mare en Rumanujo).
E-isto de 1923. Estis tre fervora
laboranto, plurfoje centra sekr., vic-
prez. de HESL en la postmilitaj jaroj.
Multaj kursoj, paroladoj.
Fast Paul, germano, instruisto en
komerca lernejo. Nask. 21 sept. 1853,
mortis 28 okt. 1928. Kunfondinto de E-