Saltu al enhavo

Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/141

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

konto pri revojaĝo al la pasinto, malgraŭ ĝiaj specialaj humoro kaj aliaj allogaĵoj ne atingas la nivelon de la ĵus citita verko. Ankaŭ la tria, plej nova verko: »Mr. Tot aĉetas mil okulojn« estas fantazia aventur-romano, tamen la absoluta arto de la karakterizado, la pure literatura lingvo kaj la bona konstruo de la romano levas ĝin alte el la amaso de la similspecaj romanoj. EI tiu romano malaperis la iama trouzado de la sufiksoj, kiu cetere pleje estas konstatebla en la »Saltego«.

F. SZILÁGYI


For la Batalilojn. Romano de Bertha von Suttner, el la germana trad. Caumont , 1914, 320 p. Nomita: Biblio de la paco, tradukita al multaj lingvoj. Akra protesto kontraŭ la kruelaĵoj de la milito; terurigaj bildoj pri la suferadoj kaj detruoj. Modela stilo de la E traduko.


For la Neŭtralismon! Devizo de plejmulto el la klasbatalaj E-istoj, laŭ kiu ili ne partoprenas en la neŭtrala E movado. Samtitole presiĝis broŝuro de E. Lanti, (1922, 16 p.), aperinta en pluraj eldonoj kaj en diversaj lingvoj.


Formortinta Delsuno. Rakonto de R. Vermandere, el la flandra trad. Oscar Van Schoor , 1910, 119 p., kun 18 bildoj. «Mortinta bakisto spirite vizitante iaman amikon rakontas al li la historion de sia morfo kaj enterigo, klarigante la pensojn kaj motivojn de la tiamaj funebrantoj.« (A. E. W., British E-i st, 1911, p: 73.)


Forster Jenö, hungaro, tajloro. Mortis 66-jara en Budapest 14 okt. 1919. Kasisto de HES dum multaj jaroj. Trad. Ia romaneton Fantomo en Lubló de Mikszáth. »Pro E li ofte ne zorgis pri sia propra tajlora negoco, kio kaŭzis multan ĉagrenon al lia familio» (H. E - i s t o, nov. 1919.)


Förster Friedrich Wilhelm, germano, d-ro fil., prof. por etiko kaj sociaj sciencoj en München kaj Berlin. Nask. 2 jun. 1869. Eminentulo en sia fako. Li estis ano de la Delegacio por alpreno de L I, sed kiam la delegacio alprenis Idon, li eksiĝis kaj publikletere pledis por E. Aktiva rolo por E dum la Int. Packongreso en München.


Framasonoj. »Komuneco de libere pensantaj homoj, kunigataj en loĝioj. La deveno estas de mezepokaj gildoj de la masonistoj. La konstruado estas komprenata laŭ morala senco. Konstitucio 1721 verkita de Anderson. Pro politikaj kaj religiaj konsideroj ofte atakataj.« (UEA-1928.) Jam dum la 1-a UK 1905 oni fondis Universalan Framasonan Ligon kaj ankaŭ dum aliaj UK-J la framasonoj aranĝis fakkunvenojn, ekz. dum la 7-a UK kun helpo de la lokaj loĝioj. En 1907 svisaj framasonoj (Bern) decidis larĝe uzi E-n por int. rilatoj, tiucele estis eldonita en E broŝuro kaj dissendita tra la tuta mondo, sed mankas informoj pri la efektiva uzado.


Franca Esperantisto. Kiam en junio 1908 de Beaufront, prez. de SFPE transiris al Ido, tiu societo trapasis gravan krizon. La plej multo de la francaj E-istoj tamen deklaris sin por E kaj intertraktis por anstataŭi la societon per »Fédération de France« kaj la gazeton L’ E-iste per FE. En dec. 1908 jam aperis la 1-a n-ro. Ĝi ĉesis en dec. 1912 kaj reaperis post la mondmilito de apr. 1920—dec 1921. IV—VIII+ 16—24 p. 25x19. Ĉefred. antaŭ la milito F. de Ménil kaj post la milito Th. Cart. FE estis precipe prop. gazeto, enhavis nur malampleksan lit. parton. — FE reaperis en 1933.

P. TARNOW.


Francujo. En la unua Adresaro en 1889, enhavanta la nomojn de la mil unuaj E-istoj, troviĝas la nomoj de Louis de Beaufront, instruisto en Rumont, apud La Chapelle la Reine, de Henri Delachaux, desegnisto-geografiisto en la librejo Hachette, kaj de Demonget, kiu publikigis en 1889, en la librejo Ghio, sub la titolo »Internacia aŭ Volapuk«, la tradukon de broŝuro de L. Einstein.

Beaufront aliĝis al E en 1888, Demonget en la komenco de 1889 kaj en la somero de tiu sama jaro Gaston Moch, oficiro en Lorient.

Dum multaj jaroj Beaufront povis fari nur propagandon »individuan«, tre efikan sed kompreneble tre malrapidan. Ĉar la maturaj homoj