de Esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita. — Varsovio, julio 1905.« L. ZAMENHOF.
Fundamentoj de la Kvakerismo. De Stephen , el la angla trad. Butler. 1916, XV kaj 154 p. Historio kaj principoj de la Societo de Amikoj (v.). Bona traduko.
Fundamentoj de Leninismo. De
Stalin , el la rusa trad. 1931, 122
p. Multnombraj citaĵoj el verkoj de
Lenin. Formo iom seka, lingvo korekta.« (G. S., ,E’, 1932, p: 40.)
Funken Leo, germano, asekura reprezentisto.
Nask. 21 jan. 1903 en Koblenz-Lützel.
Ano de progresemaj movadoj,
precipe vivreformaj. -E-isto de
1911. Prez. de la grupo en Koblenz.
Gvidis multajn kursojn, ankaŭ laŭ
rektaj metodoj kaj per leteroj. Efektivigis
unuafoje »Verdan Libertempon«
en 1925 en Bad Ems. Kunlaboranto
de E gazetoj.
Furmanik Adam Gabriel, polo,
mariavita pastro . . . Nask. 20 dec.
1870. Lia senlaca persistemo favorigis
al E la M-an eklezion, kiu eldonas
diversajn broŝurojn pri tiu ĉi eklezio.
Del. de UEA dek jarojn.