Ĥabibi Aĥmed, sovetiano, tataro, instruisto kaj redaktoro, prop-isto de E inter tataroj kaj baŝkiroj. Nask. 1S sept. 1893 en vilaĝo Janasal apud Tetjuŝi (Tatario). E-isto de 1914. Cefo de Baŝkiria Literaturadministrejo en Ufa, membro de CK SEU, sekr. de B-a komitato de SEU.
Ĥajan Ĥirob Namĝilob, mongolo,
unua pioniro de E inter mongoloj. Eistiĝis dum sia vojaĝo en fremdaj landoj — Turklando, Sovetunio 1920—23.
Reveninte Mongolujon 1924, li propagandis tie E-n laŭpove en malfacilaj
kulturkondiĉoj de sia noinada lando
kiel estro de lernejo de la popolrevolucia partio en la ĉefurbo Ulan-BatorĤoto (Urga).
Ĥaralambev Ĥristo, bulgaro, oficisto. Nask. en 1881 en Tirnovo, mortigita dum la balkana milito de 1912
en la batalo apud Bunar Ĥisar. Studis
teologion en Rusujo, el kie en 1900
revenis kiel bona E-isto kaj fervora
propagandisto. Animigis la grupon
»Lumo« en T., gvidis multajn kursojn,
red. la gazeton L u m o en 1907—08
kaj estis samtempe prez. de BEA.
Ĥesapĉiev Simeon St.,
bulgaro*
studento de slava filologio. Nask. 16
apr. 1910 en Sevlievo. Red. de B. E.
dum 1931—33. Multaj paroladoj, precipe en gimnaziaj rondoj. Prilingvaj,
artikoloj.
Ĥrima (Ĥristo Marinov), bulgaro,
laboristo. Nask. 1907 en vilaĝo Oorno
Brodi ap. Seres, Makedonio, frue orfiĝis en infanaĝo kaj pasis krudan
vivon. Aŭtoro de la originale en E
verkitaj libroj: P o e m o d e l ’ p lu g i s t o, poemaro, (1930), Ĉ e a b i sm o, rakontaro, (1931) kaj D u f r ont o j , novelo (1932).
Ĥristoskof Nikifor, bulgaro. Nask.
en 188S en Bulgarujo, mortis 25 jara-.
dum la inilito bulgara-rumana en
1913. En 1909 pro sia Tolstoja kredo
devis forlasi B-ujon, iris al Rum-ujo
kie li fariĝis sekr. de Robin kaj de
RES; alportis multon al Ia disvastigode E. Kunlaboris al R. E -isto , LI k.
a., red. de D a n u b o ĝis la ĉeso.