Ito Saburo, (ps. I. U.), japano, socialisto, soci-sciencisto. Nask. 1902 en famega familio en Okayama. Studis francan lingvon en freindlingva kolegio de Osaka. E-isto de 1916. SATaniĝis 1921 (?). Laboris por aranĝo de 10-a J E Kongreso en Okayama. Iniciatis en Tokyo organizon de J Proleta E-ista Unio en 1929 kaj ideologie ĝin gvidas. Bona originala poeto tre malofta en J-ujo, lerta tradukanto de ĉinaj kaj J-aj klasikaj poemoj (kolektitaj en V e r d a P a r n a s o , 1932). Publikigis en J-lingva verko K o m e n c o d e E-s t u d a d o e n J-u j o, 1932, interesajn priskribojn kaj penetrajn analizojn pri la historio, literaturo, lingvo.
Itoo Tokunosuke, japano, prof. de
fiziko de Imp. Univ. de Kyusyu. Del.
de UEA en Hukuoka. Nask. 11 dec.
1894 en Tokyo. Unu el la gvidantoj
de la movado en K. Verkis gustoplene pri la movado J S o p i r a n t e
a l V e r d a S t e I o ( E . J.), 1923. Partoprenis UK en Krakovv.
IUE: Int. Unio E-ista, v.
Iŭaŝita ĵuntaro, japano, komercisto.
Nask. 15 marto 1901 en Tokvo. E-isto
de 1921. Studanto de parola instrumetodo de E. Ovidanto de konstanta
E-kurso en Fremdlingva Lernejo de
Tokyo por virinoj. Kunlaboras kun
Tasku Sasaki fondante Studejon de
Z-a Oramatiko, 1927. (v. Sasaki.)
Ivanov Vselovod (ps. L. Ivn.) ruso,
instruisto. Nask. en 1900. E-isto de
1916. Kunlaboris al SAT-organoj,
1923—24. En SAT-eldono aperis de li
novelaro R u ĝ o k a j B l a n k o . Tiu
ĉi libreto lasas konkludi pri lerta rakontisto, kiu arte reliefigas la kontraston
inter Ia malnova kaj nova generacioj.
EMBA (SAT).
Ivanski D., (ps. D.J.), germano aŭ
polo. Pro vivmizero mortigis sin
nov. 1914. Kunlaboris al I n t. S o c i a
R e v u o kaj trad. kelkajn broŝurojn.
Izgur E., ruso. Nask. en 1881 en urbeto Berezino, kiel filo de malriĉa laboristo-bakisto. Pro malriĉeco de la
gepatroj li ne povis vizitadi ian Iernejon kaj jam de la 9-jara aĝo devis labori komenee en bakejo, poste li serĉis
prosperon en plej diversaj profesioj:
pakaĵ-portisto, kelnero, gardisto, gazetportisto, k. c. Estante 18-jara junulo,
li komencis mem klerigi sin sen helpo
kaj nur dank’ al siaj fervoro kaj neordinaraj kapabloj, havis en tio sukceson. De 1903 li kunlaboris en multaj
rusaj, blankrusaj kaj judaj gazetoj.
Pro siaj politikaj konvinkoj (komunisto) li estis ofte persekutata de la
cara registaro kaj dum la civila milito
estis verdiktita de la kontraŭrevolucia
registaro de Denikin al morto, de kiu
Ii estis savita nur du horojn antaŭ plenumo de la verdikto. En 1921 li estis
honorigita de la Tutukraina Komitato
de Scienculoj per la titolo »Scienca
aganto« kaj en 1922 (por fervora servado al la interesoj de la Iaborista
klaso) per titolo »Heroo de laboro«.
Li konis persone d-ron Z kaj al la movado aliĝls en 1903. Krom multnombraj prop. verkoj, al lia plumo apartenas N u r v o 1u kaj J e l a n o m o d e
1’ v i v o. Dum tri jaroj li estis KonsiIantarano de SAT kaj de 1928 ano de
CK SEU Kaj prez. de E-organizaĵo en
Kremenĉug.
I. ŜIRJAEV.
Izsó (iĵo) Laszlo, hungaro, presisto.
Estis prez. de HESL kaj red. de A nt a ŭ e n.