Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/269

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

unuigi Ia E-istajn junulojn. TEJA eldonis dum kelkaj jaroj gazeton E i s t a j u n u l a r o . Post kelkjara stagno en 1933 TEJA denove pli vigle ekagadis; ĝia nuna prez. estas d-ro W. Perrenoud, St. Oallen. ŜIRJAEV.

Jürgensen Hermann, germano. Pioniro. Verkoj : g r a m a t i k o j, 1903 kaj 1905; V o r t a r o j G-E, 1904, 2-a eld. 1906; E-G, 1904, 5-a eld. 1912.


Juri Tradukacu, japano, firmano. Nask. 23 sept. 1900 en Kyoto-hu. Bona E-oratoro. Verkis: F r a z a r o d e E-I n t e r p a r o l a do, 1925; M o d e la E-K o n v e r s a c i o , 1928.


Juristoj, organizitaj en la Int. Societo de E-istaj Juristoj. Celoj: krei per E int. aferajn rilatojn inter juristoj, labori per E por evoluo de la int. kaj kompara juro. Fondita en Geneve en 1906 dum la UK. ŭis la milito la societo kalkulis 160 membrojn; gvidis ĝin prokuroro Degon, ĝen. sekr.; prezidis ĝis nun adv. Michaux el Boulogne sur Mere; ĝia organo estis »La Revuo«. Post Ia milito gvidis la societon adv. Litauer el Warszawa kaj adv. Liebeck el Berlin, ĝen. sekr. estas adv. Chapron el Le Mans. La societo havas siajn kunvenojn dum la UK. Aperis kelkaj jarlibroj de la societo kaj en 1932 germana-E jurista vortaro verkita de Liebeck. JOZEF LITAUER.


ĵavoronkov Viktor Feodosieviĉ, ruso, sovietiano, radiometodisto. Nask. 1 majo 1885 en Mologa, gubernio de Jaroslavl, lernis en Rjazana gimnazio kaj en jurfakultato de Moskva universitato. E-isto de 1908, unua diplomito de Moskva instituto de E en 1911. ŭis 1914 partoprenis en Moskva studenta grupo E-ista. De 1915 ĝis 1922, laborante en sanitara vagonaro, li prelegis ĉirkaŭ 350 lekciojn pri E, kaj gvidis kursojn en multaj urboj. De post 1922 membro kaj kandidato de CK SF.U. En 1923 ĵ. iniciatis unuan E-radiodisaŭdigon en Sovetunio kaj de posttiam dum kelkaj jaroj gvidis E-kursojn el la Moskvaj radiostacioj. Aŭtoro de radiovortareto. En 1922—26 li estis organizanto de E-movado inter rusaj blinduloj kaj fondis E-bibliotekon ĉe Sovetunia Societo de blinduloj. En 1930 estis administranto de ŝtataj kursoj de E en Moskva, rnulte propagandis E-n inter PTT-istoj, funkciante dum kelkaj jaroj kiel gvidanto de E-fako en centra librejo de PTT-ista sindikato.


ĵeleznjakov Vasilij, ruso, sovetiano, fervojisto. Nask. 1894. E-isto de 1912. Prop-isto inter fervojistoj en Samara, Sverdlovsk kaj aliaj urboj.