Gallen. E-isto de 1908. Fondis EG en St. G. Havas gvidajn funkciojn en la loka grupo kaj en SES. Estis ĉefdel. de UEA. Kunlaboris al la E n c i k 1op e d i o.
Kurzens Nikolajs, latvo, ŝtata oficisto. Nask. 25. junio 1910 en Aiuksne, loĝas en Riga. En 1932 vicprez. de Lat ES, de 1932 ĝis aŭgusto 1934. red. de »Ondo de Daugava«. Kunlaboranto de »LM« kaj »Norda Literaturo«. Unu el la plej talentaj originalaj poetoj. Majstro de etaj formoj, per kiuj li diras la krudan realon, sen poezia ornamo, sed liaj komparoj ofte aperas kvazaŭ per forto de revelacio. Liaj tradukoj el ia iatva apartenas al la piej bonaj tradukitaj poemoj.
Küster Benno, germano, kalkulkonsilisto. Nask. 9 jul. 1861 en Wildeshausen, mortis 24 okt. 1916 en Breslau. Tradukis el la germana H e r m an o k a i D o r o t e o, de Goethc, 1911.
Kunlaboris a l L a R e v u o kaj V a g ab o n d o.
Kutscher (kuĉer) Ludwik, fininto de la medicino. Nask. en Krakovo,
Polujo. Lernis E-n kiel 15-jara gimnaziano. De 1926 aktiva ano de Societo
,E’ en K., gvidis junularajn rondojn.
En 1929 iniciatis la fondon de sekcio
de medicin- kaj farmacistudantoj ĉe
TEKA. De 1927 adm. de P E - i s t o ,
de 1931 sekr. de PED. Estrarano de
UK 1931.
Kuwahara (-ŭa-) Tosihide (-ŝi-), japano, kemiisto de Ŝtata Industria Laboratorio, Oosaka. Nask. 20 jan. 1910
en Ooita-ken. Post Sisido gvidis EG
enTria Nacia Kolegio, Kyoto. Aranĝis
Postkongreson en Kyoto 1928. Kunfondinto kaj eksprez. de Sendai ES.
Finis kurson de Tohoku Imperia
Univ., Sendai, 1932. Del. de UEA ey
Oosaka, 1934. J-a delegito de ISAE,
1934. ĉefaj artikoloj: Statistika rigardo al nuna stato de E-movado en
la mondo, LRO 1932 marto; ABC de
E-movado, en Jarlibro de JEl 1932.
Cefkunlaboranto de la Enciklopedio.
(Kaw.)
Kuzjma Orest, ukrajnano, gimn.
prof. Nask. 24 jan. fS93. Fond. kaj
prez. de 1’ Ianda societo por ukrajnaj
E-istoj »Progreso« (Kolomyja, Pollando), UEA-del. de 1913.' Verkis
multajn ukrajnajn verkojn. Verkis diversajn E-Iernilojn, kunlaboris al multaj E-gazetoj.
Kuzmiĉ Vladimir Savviĉ, sovetiano,
ukraina verkisto proleta, aŭtoro de
la ukrainlingvaj romanoj »Flugiloj«,
»Turbinoj« kaj multaj rakontoj. Nask.
en 1904. Aktiva E-isto, verkas ankaŭ
en E, membro de IAREV. En E aperis
lia originale verkita novelo Solidareco,
1931. Kunlaboris en SAT-organoj.
Kuznecov, ruso. Venis en Japanujon en 1919, instruis per rekta metodo E-n en Nippon E-Sya, Tokyo,
en 1920. — (Kaw.)
Kvakeroj. v. Societo de Amikoj.
Kvardek Jaroj. Verketoj dediĉitaj al
la 40-jara jubileo de E. SAT, 1927. 48
p. Enhavo: E kaj lingvoscienco; Provo
de kvanta elementanalizo en E; E1 la
unuaj tagoj de E; Ĉu estis Z — ŝennaciulo?; Evoluo dc la interna ideo;
Nuntempa stato kaj plua evoluo de
laborista E-movado. E kaj edukado,
ktp.
Kvinmillonoj. (5.000.000). Rakontoj
originale verkitaj de G r e n k a m p K o r n f e l d . 1931, 113 p. »La lirikaĵoj, rakontaĵoj estas tre multspecaj, tamen io komuna estas trovebla en ili:
la pala anemio. Du aŭ tri paĝoj tamen
konsolas min.« (Szilagyi, LM, 1931,
p: 70.)
Kvin Noveloj. De T u g 1a s, el la
estona trad. S e p p i k. 1924, 159 p. Du
el la noveloj: E n la f i n o d e la
m o n d o (v.) kaj P o p i k a j H u h u u
aperis ankaŭ en apartaj eldonoj. (56 p.
kaj 32 p.) »Pri la granda estona novelisto donas tiu ĉi libro tre bonan kaj
sufiĉe plenan prezenton. Bonega interpretado.« (Kopar, LM, 1924, p: 180.)
Kyffin-Taylor Gerald, brita, solicitoro kaj notario. Brigad-generalo.
Nask. 9 marto 1863 en Liverpool. Brita parlamentano, 1910—15. Protektanto de E grupo en L.