Ostwald Wilhelm, germano, mondfama scienculo. 1859—1932. Kelkan tempon amiko de E, poste fariĝis ĉefa subtenanto, eĉ subvencianto de Ido. En 1916 ellaboris universalan germanan lingvon »Weltdeutsch«. En 1926 skribis pri la bezono ellabori novan int. lingvon. (Drezen, Hist. de Mondlingvo, p: 144.)
Osugi Ei, aŭ Sakae, japano, verkisto.
Nask. 17 majo 1885 en Marugame-si,
mortis 16 sept. 1923 en Tokyo.
Dumlonge oni konsideris lin
kiel tipon de »socialisto« (malamiko
de J-a Imperio), sed verdire li estis
anarkiisto. Ĉe tertremego en Tokyo
1923, ĝendarmoj buĉis lin kaj lian
edzinon, kaj sufokis lian kuzon, »por
la bono de la ŝtato«. Estis pioniro
de E, fondis E-lernejon en sept.
1906, kie Chif estis lernanto. Trad.
»Momotaro«, plej populara J-fabelo.
Oxford. Urbo en Anglujo; 57,000
loĝantoj. — 22-a UK 2—9 aŭg. 1930;
1200 kongresanoj el 30 landoj. Cranda
sukceso de la Cseh-metodo. Ĉeftemoj:
E en la radio kaj komerco.