Tutmonda Esperanta Junuiara Asocio. v. Junularo.
Tutmonda Espero. Kvankam TE
nomiĝis organo de la kataluna E-istaro
kaj eĉ de jan. 1909 ĝis la apero
de «Kataluna E-isto« en apr. 1910
mem havis la subtitolon «Kataluna
E-isto«, ĝi enhavis tiom da modelaj
tradukoj kaj originaloj de bonaj literaturaĵoj,
ke ĝi ankaŭ estis multe
legata en eksterlando, tio estis la
kaŭzo, ke ĝi de julio 1910 ankoraŭ
aperis nur en E, kaj ke ĝi malaperis
tuj je la komenco de la milito. TE
tute regule aperis de jan. 1908—majo
junio 1914, IV+12—16 p. 24x17. Paĝonombro:
1908: 12xIV+192; 1909:
11xIV+192; 1910: 10xIV+160; 1911:
9xIV+136; 1912: 9xIV+108: 1913:
10xIV+120; 1914: 5xIV+60. Eld. Societo
Espero Kataluna. Red. E. Halabader,
M. Casas, Frederik—Pujula
Y Vallos.
P. TARNOW.
Tutmonda Intersteno. Monata gazeto
por la disvastigo de la Intersteno
(v.) Aperas de 1930, 21x15 cm. Red.
Fr. Graser, Frankfurt.
Tutmonda Jarlibro E-ista. v. Jarlibroj.
Tutmonda Kolektanto. Kvaronjara
gazeto, organo de TAK. Aperas de
1930. 23x15 cm. Red. d-ro J. Takács,
Nagymaros, Hung. v. Kolektado.
Tutmonda Ligo de E-istaj Senŝtatanoj.
(TLES). Int. organizo de anarkistaj
E-istoj, fondita en 1924. Eldonis
organon «Libera Laboristo«, aperinta
neregule. (v. Laborista movado.)
BRUIN.
Tutmonda Polica Ligo. v. Polico.
Twombly (tŭombli) John Fogg,
usonano. Nask. 2 febr. 1870 en Sanghai
(Ĉinujo). Fondinto de EG en
Boston (unua en Usono) kaj prez.,
1905. Kunfondinto de Amerika EA,
1905, sekr. 1905—08. Red. de »Amerika
E-ista Revuo«, 1907—08.