Muzikisto, oratoro, poeto. E-istiĝis 1906. Multaj E-predikoj, poemoj (ekz. en Kantaro kaj Himnaro). Fervora propagandisto.
Buxbaum (buksbaum) Leopold, polica
konsilisto en Wien. E-isto de
1914. Sukcesis envicigi E-n en la polican
faklernejon en W. kaj atingi, ke
la policanoj ricevis oficialan E-insignon,
imititan de aliaj landoj.
Buxton Charles Roden, advokato.
Nask. 27 nov. 1875. Plurfoje membro
de la angla parlamento. Eldonis multe
da verkoj pri demandoj politikaj kaj
internaciaj. Scias E-n kaj publike rekomendis ĝin.
Bye Rosa, norvegino, instruistino en Oslo. Nask. 23 aŭg. 1883. E-istiĝis febr. 1906, sekr. de EK en Oslo 1906—12, membro de gazeta komitato 1908, kunfondinto de asocio de N geinstruistoj E-istaj kaj ĝia prez. 1915—23. Gvidis multajn kursojn 1908—20, i. a. inter blinduloj 1911. Kolektis kaj sendigis al la Int. E ekspozicio en Oviedo, Hispanujo, sept. 1929, laboraĵojn de lernantoj kaj ricevis la unuan premion.