Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

la brikoj al tiu ĉi granda konstruaĵo partoprenis esperantistoj el ĉiuj mondkonceptoj.

Tiu partoprenado estas necesa ankaŭ post la apero de la Enciklopedio. Ni jam diris, ke nia pleja klopodo estis: resti objektiva kaj eviti mankojn. Sed, por sukcesi pri tio, ni bezonas la laboron de ĉiu esperantisto, leganta tiun ĉi verkon. Ni ĉi tie petas ĉiun interesiĝanton, alsendi al ni la rimarkojn pri la verko kaj ni danke notos ĉiun kritikon, kiu donos al ni eblon por plibonigi ĝin per suplemento aŭ en eventuala dua eldono.

Ni ne povas ne paroli ĉi tie pri la eldonejo, faranta per tiu ĉi libro la plej grandan ĝisnunan eldonistan fortostreĉon en E-ujo. Tion ĝi povis riski nur kun la plej firma kredo je la forto kaj estonteco de nia movado. Kaj ni devas mencii ankaŭ tiun milon da entuziasmaj, literaturŝatantaj esperantistoj, kiuj je la unua voko de la eldonejo arigis en Asocion por helpi kaj ebligi la eldonon de verkoj, kia estas la jena.

Enciklopedio de Esperanto kreiĝis el entuziasma, sindona kunlaboro de Esperantistoj el ĉiuj tendencoj, el senlaca, kelkjara laborado de ĝiaj redaktoroj kaj el entuziasma, pacienca helpemo de multaj centoj da simplaj Esperantistoj-soldatoj. Tia laboro, la rezulto de tia laboro devas ŝveligi en nia brusto memfidon, fidelecon al movado, kiu havas malgraŭ sia juneco, tiom ampleksan pasintecon. La legado pri la laboro de niaj unuaj pioniroj, la malfacilaĵoj de la laboro en la unuaj tempoj, la faritaj kaj atingitaj rezultoj kiujn ni povas ĝuste taksi nur post komparo de la tiama kaj nuna situacio, donas al ni forton por daŭrigi la komencitan vojon ĝis la triumfa venko.

Enciklopedio de Esperanto! Tiu titolo impresas iel scienceme kaj seke. Tamen: ĝi rakontas al ni pri suferado, batalado, penado de niaj unuaj pioniroi, pri luktoj, laciĝoj kaj reaspiroj, pri florado kaj «velkantaj folioj«, pri fideluloj kaj perfidoj, pri malvenkoj kaj triumfoj — kaj, sub la impreso de ĉio ĉi, oni sentas kvazaŭ legi grandegan epopeon: !a entuziasmigan epopeon de nia movado de »esperantoj«.

Se nia fortostreĉa laboro estos, krom simpla informilo, ankaŭ entuziasmiga instigilo por neŝancelebla fido kaj nelacigebla fervoro, tio estos la plej bela rekompenco de niaj klopodoj.

Budapest, majo 1934.

LA REDAKTOROJ