Paĝo:Esperanto-Praktiko - Julio-Aŭgusto 1922.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

grandan dancadon. Oni dancis kaj ĝojegis. La orkestro-muzikistoj sidis sur la roko, kiun oni vidas je la dekstra flanko de la herbejo. Faŭnoj kaj pigmeoj dancis, dancadis… kaj provis kapti la nimfojn. Oni vidis la kapro-piedojn kaj la kornojn de la faŭnoj en lunhelaj noktoj. Nur unufoje impertinenta fremdulo kuraĝis alproksimiĝi dum la nokto al la dancejo. La faŭnoj kun terura ridado kaptis lin kaj dancis, dancadis, ĝis kiam la impertinenta fremdulo terenfalis morta.

Estas pli bone, vidi la dancejon de la montfantomo matene, ol danci dum la nokto en la kuniĝo de faŭnoj.

La vespertoj

Iam du ŝtelĉastistoj iris en la montaron por ŝtelĉasi. Rübezahl jam de kelke da tempo konis la du ŝtelĉasistojn kaj decidis, ke li volas forpeli ilin el Riesengebirge.

Vidante la du ŝtelĉasistojn, li alproksimiĝis al la arbaro. Li transformiĝis en belegan tetron, flugis sur la branĉon de soleca betulo kaj komencis per forto voĉo voki per amkrio la tetrinon. La du ŝtelĉasistoj alporksimiĝis singarde kaj mortpafis la tetron dum ĝia amkanto.

Ili enpakis la tetron en tukon kaj kontente iris al la plej proksima trinkejo, por oferti al la trinkejmastro la tetron por bona prezo. Multaj el la ĉeestantaj gastoj amasiĝis, ĉar ili neniam antaŭe vidis tetron. Malferminte la tukon, la tetro estis malaperinta, kaj ĝin anstataŭis multe da vespertoj. Subite tiuj ĉi bestoj ĉirkaŭflugis en la ĉambro kaj disgratis la vizaĝojn kaj la harojn de la trinkejaj gemastroj kaj iliaj gastoj. Certe la ĉeestantoj provis rapidi el la gastejo. Tiu ĉi ŝerco plaĉis nek al la trinkejaj gemastroj, nek al la ĉeestantoj. Kolerege ili batis la du ŝtelĉasistojn, ĝis kiam ĉi tiuj ne plu povis sin movi.

Ili markis, ke Rübezahl estis la iniciatinto de la puno. Neniam plu la du ŝtelĉasistoj provis malhelpi la amkanton de amanta tetro aŭ aliaj kreitaĵoj, kaj neniam ili ree ŝtelĉasis.

La amo kaj la montaro estas ŝirmataj de la montfantomo.

Renovigu vian abonon!

La parabolo pri la vaporŝipo
De Safed, la Saĝulo

Kaj iam mi venis al unu el la grandaj lagoj, sur kiu veturis vaporŝipo. Kaj mi pagis unu dolaron al la kasisto kaj veturis de unu urbo al alia, jes, mi veturadis de la tria matene ĝis la kvina horo de la posttagmezo. Kaj estis nur malmultaj vojaĝantoj surŝipe, kaj mi iris tien, kie al mi plaĉis. Kaj ĉiu el la viroj surŝipe afable parolis al mi, kaj ŝajnis, ke ĉio sur la ŝipo apartenis al mi.

Mi suriris la ventegferdekon, kaj la direktilisto diris al mi: „Bonvolu enveni.“ Mi do eniris, kaj li montris al mi, kiel ŝipo estas direktata kaj kiel estas sonorigataj la sonoriloj, kiuj transdonas al la maŝinestro la signalojn, ĉu li pluveturigu aŭ ekhaltigu, ĉu li veturigu rapide aŭ malrapide.

Sed kiam ni paroladis, jen alvenis unu el la vojaĝantoj, viro, kiun mi jam estis vidinta, kaj li ĝentile pri io demandis la direktiliston, kaj la direktilisto respondis malĝentile. Kaj la viro denove demandis, kaj la direktilisto ne respondis, sed montris al tabulo, sur kiu estis skribite: „Estas malpermesite, paroli al la viro ĉe la direktilo!“ — Poste mi iris en la pli malsuprajn partojn de la ŝipo, kaj mi parolis kun la maŝinestro. Kaj li montris al mi siajn maŝinojn, kaj kiel la radoj rotacias, kaj kiel la propulsoro[1] veturigas la ŝipon — kaj dum ke ni paroladis, malsupren venis la sama vojaĝanto, kaj ili parolis al la maŝinestro, kaj la maŝinestro estis malafabla kontraŭ li.

Kaj al kiu ajn parto de la ŝipo mi iris, mi tie vidis la vojaĝanton, kaj ĉie okazis la sama sceno. Jes, la viroj, tiom afablaj al mi, ili ĉiuj estis malĝentilaj kontraŭ li. Jes, kaj kiam venis la tempo de la tagmanĝo, la kuiristo envenis kaj malbenis lin ĉeeste de aliaj vojaĝantoj.

Kaj mi parolis al la kapitano de la ŝipo kaj diris: „Kiu do estas tiu bedaŭrindulo, kiun ŝajne ĉiu malamas, kaj kies mano — kiel la mano de Ismael — leviĝas kontraŭ la manoa de ĉiu alia homo, kaj kiu sola inter ĉiaj homoj surŝipe ŝajnas havi neniun rajton rilate al la ŝipo?“

„Tiu viro estas la posedanto de la ŝipo!“

Kaj la kapitano diris al mi, ke la ŝipo

kostis dek mil dolarojn, kaj ke la pose-

  1. G: Propeller, Schraube.