Paĝo:Esperanto - 5 februaro 1914.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

struaĵo estas pagita. Sed tamen estas tute necesa mono kaj denove mono, por ke la enhavo de la domo, kiu estas nun kunportata, el la tuta mondo, estu nepre inda je Esperanto. Ni treege petas vin, kara samideano, helpu ankaŭ vi, por ke tiu por Esperanto gravega okazo, fari impresan propagandon ne pasu neuzate. Ankaŭ tre malgrandaj mondonacoj, eĉ respondkuponoj estas dankege akceptataj de la Saksa Esperanto-Instituto, Leipzig, Dolzstrasse 1, kiu aranĝas la tutan aferon. La kvitancojn oni legos en „Ĉirkaŭ la Mondo”.

En la Esperanto-domo troviĝos antaŭ ĉio bona statistika materialo montrita grafike. Nur tiamaniere ni efike povas pruvi la grandegan evoluadon de nia mondlingva movado. Ankaŭ ĉe tio ni bezonas gehelpantojn, kiuj sendu al ni la nombrojn de la grupoj ekzistantaj en ĉiu lando kaj la nombrojn de la grupoj dum la lastaj 10 jaroj. Plue apartaj fakoj ekzemple Esperanto kaj turismo (sendu gvidlibrojn kaj gvidfoliojn!) Esperanto kaj industrio (sendu katalogojn!) Esperanto kaj lernejo — estas videblaj en la Esperanto-domo.

Sendube la Esperanto-pavilono en la Mondekspozicio estos efikega propagandilo, kiu devas havigi al la mondlingvo grandegan sukceson.

W. Hahn (Leipzig).