Neniam mi konis personon kiu havis pli da vivemo kaj da ŝercemo ol ĉi tiu brava reĝo. Li vivis nur por farsoj. Rakonti bonan historion burleskan, kaj ĝin lerte rakonti, tio estis plej certa vojo por atingi lian favoron. Tial liaj sep ministroj estis ĉiuj eminentaj pro siaj burleskaj talentoj. Ili ĉiuj estis konstruitaj laŭ la reĝa modelo — vasta korpo, graso, neimitebla kapablo por farsado. Ĉu homoj grasiĝas per la farso, aŭ ĉu la graso
havas en si ion farsigan, ĝi estas problemo, kiun mi neniam povis solvi; tamen estas certe, ke malgrasa farsulo povas nomiĝi „malofta birdo sur la tero“.
Pri la delikataĵoj, nuancoj spritaj, la reĝo tre malmulte zorgis. Speciale li admiris larĝon en la farso. Delikateco lin enuigis. Li preferus Rabelais’an Gargantuon pli ol Voltair’an Zadigon. Krome, farsoj agaj satigis lian guston pli ol ŝercoj parolaj.
En epoko de ĉi tiu historio profesiaj burleskuloj ne ankoraŭ foriĝis el la modo kortega. Kelkaj grandaj regnoj kontinentaj havis ankoraŭ siajn bufonojn;[1] ili estis mizeruloj multekoloraj, ornamitaj de ĉapoj kun sonoriletoj, devigataj esti ĉiam pretaj tuj havigi bonajn spritajn vortojn kompense je pecetoj, kiuj faladis de la reĝa tablo.
Nia reĝo nature havis sian bufonon. Lia valoro estis triobla en okuloj de la reĝo, ĉar li estis samtempe profesia bufono, nano kaj lamulo. Tiuepoke nanoj estis en kortegoj same oftaj kiel bufonoj, sed en naŭdeknaŭ okazoj el la cent, la bufonoj estis grasaj, rondaj, masivaj, dum nia reĝo estis fiera posedi en Hop-Rano — ĝi estis nomo de la bufono — trioblan trezoron en unu sola persono.
Mi opinias, ke la nomo Hoprano ne estis tiu kiun li ricevis de siaj baptogepatroj, sed ke ĝi estis al li aljuĝita per unuanima kunsento de la sep ministroj, kaŭze de lia nepovo piediri kiel piediras la homoj. Fakte, Hoprano povis sin movi nur en iaspeca interjekcia iro, io meza inter salto kaj tordiĝo, — irmaniero kiu estis por la reĝo ĉiama amuzigo kaj, nature, ĉiama plezuro; ĉar, malgraŭ la elstaranta ventro kaj la denaska ŝveleco de la kapo, la reĝo estis por siaj korteganoj tre bela viro.
Tamen, kvankam Hoprano, dank’ al distordeco de siaj kruroj, nur tre pene povis moviĝi sur vojo aŭ sur pargeto, mirinda muskolpovego kiun la naturo donacis al liaj brakoj, kvazaŭ por kompensi neperfekton de liaj subaj membroj lin kapabligis fari neordinare lertajn movagojn, kiam temis pri arboj, kordoj kaj ajnaj grimpeblaĵoj. En tiaj ekzercadoj li aspektis pli kiel sciuro aŭ simieto, ol ranego.
Mi ne scias diri precize de kiu lando deveniĝis Hoprano. Li venis sendube de iu barbara regiono, pri kiu neniu aŭdis, regiono tre malproksima de la reĝa kortego. Li kaj unu knabino malpli nana (ol li), sed mirinde bele korpproporcia kaj lertega danculino, estis ambaŭ forrabitaj el iliaj hejmoj malproksimaj kaj alsenditaj donace al la reĝo de lia venkinta generalo.
En tiaspecaj cirkonstancoj estis nenio miriga ke amika intimeco rezultiĝis inter la du etaj kaptitoj. Hoprano, kiu multe farsadis sed ne estis populara, ne povis fari grandajn servojn al Tripeto, la nanino; sed ŝi, pro sia gracio kaj delikata belo, estis de ĉiuj admirata kaj dorlotata; ŝi do havis influon kaj ĉiam laŭ okazo uzis ĝin por bono de sia kara Hoprano.
Unufoje la reĝo decidis aranĝi solenan maskobalon, kaj tiuokaze la talentoj de Hoprano kaj Tripeto estis utiluzotaj. La nano estis tiomege elpensema pri dekoracio, novaj tipoj, alivestado por maskaradoj, ke ŝajne nenio estis farebla sen lia kunlaboro.
Nokto difinita por la festeno proksimiĝis. Luksega salono estis aranĝita, sub okulo de Tripeto, kun tuta ebla belpeno celanta brilon de l’ maskarado. La tuta kortego febre atendis la komencon. Ĉiuj jam delonge fiksis siajn rolojn kaj preparis siajn kostumojn, nur la reĝo kaj la sep ministroj estis sendecidaj. Kial ili hezitis, mi tion ne scias. Eble tio ankaŭ estis farsmaniero. Pli verŝajne estis por ili malfacile kapti iun ideon, kaŭze de ilia dikeco! Ĉiel, la tempo kuris, kaj ili devis alvoki la du genanojn.
Kiam Tripeto kaj Hoprano obee venis, ili trovis la reĝon majeste trinkanta la vinon kun la sep membroj de sia konsilejo. La monarko estis okulvideble en tre aĉa humoro. Li sciis, ke Hoprano evitas vinon, ĉar ĝi lin frenezigas kaj suferigas. Sed la reĝo ŝatis siajn farsojn kaj plezure drinkigadis Hopranon.
— Venu ĉi tien, diris la reĝo al li, ĵus post kiam la nanoj eniris, — englutu por mi ĉi-pokalon je la sano de ciaj forestantaj amikoj, kaj montru al ni cian imagopovon. Ni bezonas la tipojn, la karakterojn, mia kara! — ion novan, neordinaran. Ni estas lacaj de la eterna unutono. Nu, trinku ci! — la vino flamigos cian genion!
Hoprano penis respondi al la reĝo per kutima belvorto, sed ĝi estis super lia forto. Ĝuste la tago estis datreveno de lia naskiĝo, kaj la ordono trinki je la sano de forestantaj amikoj igis larmojn ŝpruci el la okuloj. Kelkaj maldolĉaj gutoj falis en la pokalon kiun li humile akceptis de la tirana mano.
— Ha, ha, ha! — blekis la reĝo, dum la nano trinkis la pokalon kun abomeno, — vidu kion povas fari unu glaso da bona vino! He! ciaj okuloj jam brilas!
Mizera knabo! Liaj larĝaj okuloj fajregis pli ol brilis, ĉar efiko de la vino sur lian cerbeton estis potenca
- ↑ bufono, kvazaŭ freneza amuzisto palaca.