Paĝo:Fervoja Esperantisto - Aldono al numero 7 - Februaro 1913.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tradukita. Plena kroniko. Bibliografio. Amuza fako (kun premioj). Anekdotaro. Korespondo tutmonda. (Poŝtk. ilustr.).

ANONCO EN "KORES. FAKO" - 3 RESPONKUPONOJ

La abonpagon (2 rubl. = 2,120 sm). oni sendu al librejo "Esperanto" (Moskvo, Tverskaja, 26, Ruslando) al aliaj. Esper. librejoj poŝtmandate, respondkupone, papermone, per bankĉekoj per transpag. de Espe. ĉekbanko.

.§.


ALVOKO.

La Redaktio turnas sin al ĉiuj abonintoj kaj petas insiste por ke ili aĉetu almenaŭ unu lotleteron ĉe "Propaganda Ligo Parkurbo Esperanto", en Munchen.

Unu el Nia Estrarano aĉetis unu bileton por la I.A.E.F. kaj tiu bileto estas gajninta 3 M. 25. La Sekretario de la P. L. P. Esperanto, sendis al Nia Kasisto, kun tiu sumo, du Spesmilojn por du abonoj al Nia gazeto. Dankojn ni ŝuldas al Parkurbo Esperanto ; kiu estas daŭrigonta propagandon por I.A.E.F.

Do, estas nepre necese ke ĉiuj fervojistoj ne marĉandu kiam temas por revivigi Nian Asocion kaj pligrandigi Nian fakon gazeton.

.:.

Fraŭlino Marie-Louise Chilot, 54, rue de Paris, Vve St Georges, dekdujara kies oreloj aŭdas konstante zumadi ke Esperanto estas facillerneblan lingvon, lernos ĝin, se oni sukcesos konvinki ŝin. Sendu per beloj bildpoŝtkartoj argumentojn.

:§:
Kun kopirinko, skribu al s-ro Chilot.
-----------
Le Gérant : A. Berlande.