Paĝo:Fervoja Esperantisto - Aprilo 1911.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

interesiĝi je la Esperantomovado kaj por la komercistaro sufiĉa kaŭzo postuli ĉi-tiun intereson de la registaroj ĉefe de la fervojestraroj.

Sed ĉiu el ni devas labori kaj akiri anojn, interesantojn por nia afero, Asocio nur povas organizi. La batalo ne estos vana kaj ĝi estas indad esti batita. La fondo de nia gazeto estis plu granda paŝo antaŭen, sed nun estas nia vico vidigi, kiel facile ni kompreniĝas pri profesiaj aĵoj. Tiamaniere konvinkite de la taŭgeco de nia lingvo la fervoja estraro ne rifuzos al ni sian helpon. Ni devas kaj volas flegi ia internaciajn rilatojn. Nia gazeto, ĝi estu la rimedo, kiu internaciigu niajn profesiajn interesojn, koniginte ilin al niaj anoj, al niaj karaj, estimataj kolegoj, kunlaborantoj en la diversaj landoj, tiam ĝi signifos la unuan paŝon al la efektivigo de la internaciaj metiaj ideoj.

C. Bendel (I. A. E. F. Nº 97)
Sekretario de la Saksa Sekcio de l’ I. A. E. F.

KOLEKTANTARA KAFO
(La abonantoj rajtas kvarlinian anonceton.)

S-ro Bedrich Stein, fervoja adjunkot en Nymburk, Bohemujo, Aŭstrujo, deziras interŝanĝi vidaĵkarton, poŝtmarkojn kaj kutimajn poŝtkartojn ; ĉiam respondas. Li korespondados ankaŭ volonte per leteroj.

S-ro Jozefo Silhart, konduktoro en Nymburk, Bohemujo, Aŭstrujo, deziras interŝanĝi fervojajn biletojn, por kolektado. Interŝanĝe, li resendos biletojn de 1-a, 2-a kaj 3-a klaso. Diskonigu mian deziron inter la fervojistaro !


NOMARO
de la Anoj de I. A. E. F.
(Sekvo.)

ALĜERIO
64 S-ro Saussol, inĝeniero (Kº P. L. M.), 38, rue Denfert-Rochereau, Alger.
AMERIKO
91 S-ro A. H. C. Nowers, fervojisto, Box 111, Niagara-Falls (Ontario), Kanado.
130 S-ro Horace W. Rolston, fervoja komizo, 936, Holly street, Philadelphia (Pennsylvania), Usono.
109 S-ro John A. Shiel, fervoja komizo, 113, Bradfort street, Albany (New-York), Usono.
115 S-ro Lisle Terwilleger, fervojisto, 809 E. 100 th. st., Cleveland (Ohio), Usono.
57 S-ro Robert Wellons, vojaĝa reprezentanto, 403, Polk street, Marietta (Georgia), Usono.
78 S-ro Robert S. Woolf, bileta komizo, 146 w. Market street, Blairsville (Pennsylvania), Usono.
(Daŭrigota.)