Paĝo:Fervoja Esperantisto - Decembro 1910.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

S-ro Engst parolas pri eldonado de aparta gazeto profesia. Oni konsentas, ke oni eldonu gazeton, kies unua numero aperos en Novembro, kaj dua antaŭ la Antverpena Kongreso universala. Laŭ sciigoj donitaj al nia estraro de Centra Presejo Esperantista, 33, strato Lacépède, Parizo, la prezoz por 400 frankoj, t. e. 16 ₷.

Fine, oni konsentas, ke oni publikigu la tradukon de teknikaj vortoj fervojaj en nia aperonta bulteno.

S-ro Engst fermas la kunsidon, je la 3 1/2, kun vortoj de danko kaj kun la espero, ke on multnombre ĉeestu nian estontan kunnvenon ĝeneralan.

(Subskribita.)
La prezidanto,
Berlande.
La sekretario elektita,
Alfred Petzold.

PAROLADO DE SRO BERLANDE
ĈE NIA KOPENHAGA KUNVENO

Estimataj, gesamideanoj,

Karaj gekolegoj,

Mi kore salutas vin, kaj vin dankas pro via ĉeesto en nia ĝenerala labora kunveno.

Tuj post mia reveno de Barcelono, mi multe esperis tiuin momenton por revidi miajn kamaradojn de la V-a, kaj konatiĝi kun la novaj anoj de nia frata Asocio ; ĉu vere nia celo ne estas frateco ?

En via nomo, mi dankas niajn danajn kolegojn por ilia ĝentila akcepto, kaj plie nian tiel sindoneman amikon, Hinrichsen, kies klopodoj ebligis al nia Asocia kreski tiel bone en Danujo.

Karaj amikoj, mi ne volas paroli pri la farita kaj farota laboro, sen esprimi tie-ĉi la gratulojn, kiujn ni ŝuldas al niaj fremdaj samsocietanoj, kiuj laboris en siaj landoj por nia Asocio, ĉiuj penadis, kaj rajtas esti nomitaj, sed inter ili, mi devas konigi kelkajn al vi :

Ameriko : Wellons, Sheil.
Aŭstrujo : Hofmann, Sackmaŭer, Schwarz, Glaser, Brix.
Danujo : Hinrichsen.
Francujo : Lamy, Suinot.
Germanujo : Engst, Petzold.
Holandujo : Bal.
Japanujo : Takahaŝi.
Rusujo : Josiĉ, Sandecki.
Svisujo : Rusterholz.

Mi ne parolos pri la nuna stato de nia Asocio, la laboro de nia sekretario, S-ro Bontemps, bone sciigis nin pri ĝi. Ni ĉiam laboris kune por propagandi Esperanton, kaj varbi niajn sammetiulojn. Ofte, ni skribisi, sed malofte one al ni respondis, ekzemple : skribinte al ĵurnalo esperantista japana, por ke li sendu al mi adresojn de kolegoj, ĝi sendis al mi kvin