Paĝo:Fervoja Esperantisto - Julio-Aŭgusto 1913.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La Societa Komitato estante elektita por la daŭro de du jaroj, nenia baloto estas necesa.

La ĉeestantaro elektos provizoran komitaton por direkti la Kunvenon, nome unu prezidanton, unu vicprezidanton, kaj unu sekretarion, kiu faros la protokolon de la Kunveno.

Por sciigoj oni turnu sin al nia agema kolego Johano Perriard. direction de Chem. de fer fédéraux, à Berne.



EDZIĜO

S-ro Petzold, la agema kaj senlaca sekretario de nia kara Asocio, edziĝis la 29-an de Julio. Niajn plej bonajn dezirojn pri feliĉeco kaj saneco ni sendas al li.



FERVOJISTAJ VOJAĜOJ

Pasintan monaton Majo ses Holandaj fervojistoj faris vojaĝon al Hamburg kaj Kopenhagen kaj uzis la servojn de U. E. A. De post Bremen la societo estis kompleta, kaj en Hamburg la delegito S-ro Hoffmeister, S-roj Krüger kaj Vohner (el Parizo) estis niaj gvidantoj tra stacidomo, urbo, Hagenbeck-bestparko, havenoj, k. t. p. k. t. p.

Sekvintan tagon oni daŭrigis la vojaĝon tra Kiel, Korsör al Kopenhago. sur la boato oni tuj sentis la lingvan diferencon ŝanĝante Germanan en Danan monon, ĉar neniu el ni scipovis Danan lingvon Feliĉe la sipestro parolis Germane.

En Kopenhagen delegitino Höst kaj kelkaj aliaj estis niaj gvidantoj, kaj ni ĝuis de l’ bela urbo kaj ĉirkaŭaĵoj, kvankam la Dana lingvo estas por ni tute nekomprenebla. S-ro Hinrichsen, fervojisto en Hellerup, kondukis nin al Klampenborg kaj ĉirkaŭaĵoj, kaj ni povis ankaŭ viziti signal-dometon en Hellerup. Ni rimarkis i. a. ke la telegrafo tie estis iom antikva ĉar oni uzis ankoraŭ la reliefskribantan, ankaŭ la block-sistemo estis iom malnova. Sur unu linio ni vidis, ke la reloj estis vertikale trafenditaj, kaj ambaŭ partoj intersi je unu metro forŝovitaj por