De la 1-a de Julio ĉe la Holandaj fervojoj oni enkondukis novan administracion pli-malpli laŭ Germana modelo. Oni ne plu bezonas la kondukajn leterojn, kaj la registroj por foriror kaj alveno estas forigitaj. La stacia statistiko estas iom pligrandigita, ĉar la kontrolo de l’ enspezoj devas povi disponi de ĉiuj temoj por la ricevado de la kalkuloj.
La administracio estas pro Holando tute nova, kaj tempo montros ĉu ĝi estas bona.
Ĉie oni bone akceptis nin, ni promesas al vi, karaj amikoj, ke la venontan jaron en Parizo la franca fervoja komitato faros ĉion eblan por ke vi neniam forgesas nian akcepton. — Pliajn sciigojn ni konigas al vi baldaŭ. — Franca Kolegaro.
Grava avizo. Ĉiu franca pariza ano vizitu la malavaran S-ron Ledoux. tion rekomendas George Chilot, kiu ĉiumonate iros ĉe li por tranĉigi sian kapon, ne siajn harojn, sed ankaŭ por enkasigi la prezon de la anonco.