Paĝo:Fervoja Esperantisto - Junio 1911.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
FERVOJA ESPERANTISTO
DUMONATA GAZETO
Organo de Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj
Jara abono : ₷ 1.
Unu Nº : ₷ 0,2.
Anoncoj : 1 paĝo : ₷ 5 ;
1/2 paĝo : ₷ 3 ;
1/4 paĝo : ₷ 2.
REDAKCIO
S-ro Bontemps
Administranta Redaktoro
(La prezidanto de la Asocio rajte estas Direktoro de la gazeto).
ADMINISTRACIO
Centra Presejo Esperantista
33, rue Lacépède, Paris

Ĉiujn manuskriptojn, abonmendojn, anoncojn, k.t.p., adresu al S-ro Bontemps, staciestro, Parennes (Sarthe), Francujo.

La redakcio rezervas al si la rajton korekti laŭbezone la manuskriptojn. — Artikolojn ne akceptitajn oni ine povas resendi.

LA SENPAGAJ VOJAĜOJ EN SVEDUJO

Ĝis antaŭ nelonge ne estis ia restrikto je la nombro de tiuj senkostaj biletoj, kiujn la svedaj fervojistoj ricevas ĉe vojaĝoj por privataj celoj, sed la nombro de senkostaj biletoj por familimembroj kaj por sendo de provizaĵoj ĉiam estis limigita.

Ĉe la ŝtatfervojoj nova regularo konsiderinde malmultigis, de I. Julio 1910, tiujn biletojn por la funkciuloj mem. La maksimuma nombro nun ĝenerale estas por ĉiu funkciulo 24 por jaro. La biletoj por familianoj povas atingi la nombro de 48 por sama periodo.

Ĉe la kompaniaj fervojoj la biletnombro por la plej granda parto de la oficistaro estas difinita per « Ĝenerala Konvencio Nº 2 » inter la organizaĵo de la administracioj kaj la asocio de la funkciuloj, kun daŭro de 1. Januaro 1910. Oficistoj kun estrofunkcioj ĉe tiuj fervojoj tamen ne povas esti membroj en la nomita asocio, kaj rilate al ili ankoraŭ, en Januaro 1911, ne estas egala difino. La aliaj funkciuloj ĝenerale povas ricevi po 6 biletoj dum kvaronjaro, kaj familiestroj plue po 12 biletoj por la mastrumo dum sama periodo.

La funkciuloj mem, sed ne iliaj familimembroj, ricevas biletojn por vojaĝoj sur kiu ajn sveda fervojo. Laŭ konvencio inter preskaŭ ĉiuj administracioj, bileto estas liverebla por traira vojaĝo aŭ por vojaĝo sur alia fervojo ol tiu, kies administracio liveris la bileton. Tio, kompreneble, grave plifaciligas la laboron ĉe stacioj kun transiro inter vagonaroj apartenantaj al malsamaj administracioj.

Funkciuloj de alilandaj fervojoj ricevas senpagajn biletojn en Svedujo, kondiĉe de reciprokeco. Funkciuloj de la danaj, norvegaj kaj finnaj ŝtartfervojoj kaj ankaŭ de la norvega « Hovedjernbane » povas ricevi tian bileton (eventuale ankaŭ por vojaĝo sur pli ol unu fervojo) de kiu ajn staciestro ĉe