Paĝo:Fervoja Esperantisto - Junio 1911.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ni sincere danks tiun malavaran amikon por lia bonega agado, kaj ni esperas, el tiu flanko, kontentigan rezultaton.

HOLANDUJO. — Breda. — Kun granda plezuro ni eksciis, ke S-ro J. Bal, fervojisto en Breda (I. A. E. F. Nº 77), gajnis la premion de konkurso starigita de la gazeto « La Holanda Pioniro ».

Boxtel. — Dekkvar fervojistoj, anoj de la Klubo « La Fervojo », intencas aliĝi al nia Asocio ; ni deziras koran bonvenon al niaj novaj samasocianoj.



KONDIĈOJ DE OKUPADO
DE LA FERVOJISTOJ EN HOLANDO

La 15-an de Januaro 1911 aperis en Holando la novaj Kondiĉoj de Okupado por fervojistoj. la registaro aprobis ilin. En Holando ekzistas nur privataj fervojaj societoj, mem la ŝtataj fervojoj estas privata societo, ĉar privata societo ekspluatas ilin. Kvankam en publika servo, la fervojistoj estas do nur duonoficistoj, holande : « semi-ambtenaren ».

Sekvas tie ĉi kelkaj difinoj el la suprenomitaj kondiĉoj : La personaro devas sin teni al la kondiĉoj. Ĉiu havas priskribitan servotempon, sed estas devigata ĉie kaj ĉiam sin doni por la interesoj de la societo. Kiu fariĝas malsana tuj devas sciigi tion al sia ĉefo. Kiam la samdomanoj suferas je malsaneco infekta, tiam al la fervojisto ne estas permesite deĵori. Ĉiu devas loĝi en la urbo aŭ vilaĝo de sia oficejo, laborejo, stacio, k. t. p., kaj al neniu estas permesate loĝi en trinkejo. Alkoholaj trinkaĵoj estas malpermesataj dum la servotempo, k. t. p. Nu la personoj nomitaj en la fervoja leĝo devas esti ĵurintaj. Al la personaro estas malpermesate peti trinkmonon ; en keklkaj kazoj mem la akceptado de trinkmono estas malpermesata. Ankaŭ estas malpermesate fumi cigaron aŭ tabakon en pakvagonoj, kcomercaĵtenejoj, k. t. p. La « avanso » aŭ grad-altigo, okazas per elekto de la kompanio. La altigo en salajro okazas, en normalaj cirkonstancoj, dujare, ĝis la maksimumo de la ofico.

La malsanuloj ricevas 3 monatojn plenan salajron, sekvantajn 6 monatojn 2/3 kaj ankoraŭ dum 3 monatoj 1/2 salajron ; poste, ĝis resanigo aŭ eksigo, la jam merititan pension. En normalaj kazoj, post la tria monato de la malsaneco. La pensio ne estas ankoraŭ leĝe regulita. Ĝis nun la pensio estas 1/60 de la salajro por ĉiu jaro de deĵoro, maksimume 30/60 ; por la edzino kaj infanoj 1/120 kaj 30/120. Oni pagas kotizon de 3 % kaj plie la altigojn en salajro unufoje.

La forpermesoj por la pli malaltaj oficistoj estas 7 tagoj jare, por la pli altaj oficistoj 14 aŭ 21 tagoj. Por 4, 7, aŭ 10 jaroj de deĵoro oni ricevas plie 1, 4, kaj 7 tagojn.

Pure privatajn petojn aŭ dezirojn oni povas ensendi skribe al la superuloj, eĉ al la ĝenerala direktoro ; la aliajn petojn nur al la reprezentantoj