Paĝo:Fervoja Esperantisto - Junio 1913.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
FERVOJA ESPERANTISTO
MONATA GAZETO
Organo de Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj
Jara abono : ₷ 1.
Unu Nº : ₷ 0,2.
Anoncoj : 1 paĝo : ₷ 5 ;
1/2 paĝo : ₷ 3 ;
1/4 paĝo : ₷ 2.
REDAKCIO
S-roj Berlande kaj G. Chilot
Administrantaj Redaktoroj
Sekretario : S-ro Alfred Petzold
Königstrasse, 4, III, Leipzig
(Germanujo)
Prezidanto : S-ro P. Tarnow
Perlebergerstr. 9 I, Berlin-Potsdam.

Ĉiujn manuskriptojn, abonmendojn, anoncojn, k.t.p., adresu al S-ro Berlande aŭ al S-ro George Chilot, ambaŭ en Villeneuve-St-Georges (Francujo).

La redkacio rezervas al si la rajton korekti laŭbezone la manuskriptiojn. — Artikolojn ne akceptitajn oni ne povas resendi.

NOVAJ ABONANTOJ

S-ro Lienart, staciestro à Chaulnes de Picardie (Somme), France.

S-ro Otto Michlich, Eisenbahnassessor, Wagenburgstrasse 74-1, Stuttgart.



Adresŝanĝo.

S-ro Agisson Léon, ĉefdesegnisto, 54 Avenue Daumesnil, Paris.

La novaj anoj, kiuj ne ricevis ankoraŭ siajn membrokartojn, insiste estas petataj sin turni al S-ro sekretario Alfred Petzold, Königstrasse 4 III, Leipzig.



Al I. A. E. F. anoj : kiam okazos en via ĉirkaŭaĵo ia ajn esperanta kunveno, iru kaj bruu por diskonigi nian ekzistadon.

Ĉeestu la Gentan esperantan semajnon, Aŭgusto 19-21. Ĉeestu ankaŭ la germanan Esperantan kongreson en Stuttgart, Aŭgusto 19-21, kaj ĉie propagandu por Esperanto ĉe la fervojistoj.