Paĝo:Fervoja Esperantisto - Junio 1913.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
LA STACIA SONORILO

Ĝis antaŭ kelkaj jaroj, en Holando, la vagonaroj foriris post tri batoj sur la stacia sonorilo, eble tiu kutimo ekzistas ankoraŭ ie. Kvaronon antaŭe, oni sonorigis tutan sonoradon… por aĉeti biletojn, du batojn por enveturiĝi, kaj la tri famajn batojn. Dum pli ol kvindek demandis pri la « stacia sonorigileto », sed tempoj ŝanĝiĝis kaj ni kun ili. De kie venis la nomita kutimo ? En jaro 1632 oni starigis servon de treniĝa ŝipo kun ĉevalo, inter Amsterdam kaj Haarlem, por kio oni intence elfosis specialan kanalon, kaj skribis regularon kaj horaron. Ĉiu hore foriris ŝipo en ambaŭ direktoj post sonorado de ŝipisto, kaj tuj post « malvarmiĝo » de la sonorilo, la ĉevalo ektiris.

Verŝajne tio estas la deveno de la stacia sonorilo, ĉar post du jarcentoj (1859), oni malfermis en Holando la unuan fervojon inter la samaj urboj kaj sonorigis kiel kutime.

Bal, Breda.


KURIOZA DEMANDO

Kamparano iris al fervoja stacidomo kunportinte grandan lignan kaĝon enhavantan porkon, kiun li deziris forsendi per la vagonaro. Sed, kutime, oni sendas en kaĝoj nur birdojn ; porkoj kaj aliaj bestoj vojaĝas ligitaj per ŝnuroj. Tial la staciestro ne sciis kiom da mono la kamparano devis pagi, ĉar la tariflibro troviĝis kalkuloj por « birdoj en kaĝo » kaj « bestoj ŝnurligataj » sed ne « porkoj en kaĝoj ».

Por solvi la malfacilaĵon li tuj decidis telegrafi al la direktoro de l’ fervojo la jenon :

« Ĉu porko en kaĝo estas birdo ? ».

B.


GRAND HOTEL DU GLOBE
71, rue Monge, Paris
Proksime Jardin-des-Plantes, Sorbonne, Jardin du Luxembourg kaj Presa Esp. Societo.

A. LECLERC, posedanto.
Hotelo rekomendinda al Esperantistoj.
Moderna Komforto. — Bona Servo. — Moderaj Prezoj.
Esperanto parolata.