Paĝo:Fervoja Esperantisto - Junio 1914.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
KVINA FAKA KONGRESO DE LA FERVOJISTOJ

Dum la Deka Kongreso okazos la 5-an de Aŭgusto, ĉe Gaumont-Palaco, la Kvina faka Kongreso de la Fervojistoj.

Estus necese, ke multaj samideanoj ĉeestu. Por igi pli vojistojn, kiuj intencas partopreni tiun manifestadon, sendi aliĝon poŝtkarte kiel eble plej baldaŭ al S-ro Chilot, en Villeneuve-St-Georges (Francujo).

PROVIZORA PROGRAMO

Matene. — Vizito de la pariza elektra stacidomo kaj laborejo, sub la gvidado de inĝeniero.

Vespere, je la 14-a horo. — Kunveno de la Fervojistoj, anoj aŭ ne de la Tutmonda Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj.

Raporto pri « Fervoja Esperantisto » ; Elekto de la Komisaro, kiu okazos voĉe kaj letere je la 4-a ; Esperantista eminentulo faros propagandan konferencon ; Frata vespermanĝo je la 20-a horo.

Ni ricevos kun plezuro kaj dankemo ĉiujn ajn proponojn rilate al la Kongreso, nia Asocio aŭ « Fervoja Esperantisto ».



Ĉiuj Kargoj per Ekspertiĝo estus sendataj al Hull per « Hull kaj Barnsley Fervojo »

La haveno de Hull estas la plej malkara el la ĉefaj havenoj de Granda Britujo, kaj tra ĝi pasas komercaĵoj en areon de Anglujo, kies enloĝantaro estas pli ol 10,000,000, ĉar Hull estas en la apudeco de la grandaj fabrikejaj urboj de Yorkshire (Jorkŝiro), Lincolnshire (Linkonŝiro), kaj la Mezlando.

La speciala atento de kontinentaj kaj koloniaj komercistoj estas altirata al la haveno pro ĝia notindeco kiel granda kaj grava komerca vendejo, kaj kiel la ĉefcentro por la disvastiĝo de komercaĵo inter la kontinentaj kaj anglaj urboj.

La prezoj por la portado de kaj al Hull per la Hull kaj Barnsley Fervojo estas tre moderaj allogaj, kaj la havenaj kostoj estas tre favoraj.

Por certigi rapidan forsendon, sendu viajn ŝarĝnotojn kaj fakturojn al S-ro J. Larder, 31, High-street, Hull, Anglujo, kiu donos tujan atenton por aranĝi la kolektadon de la komercaĵo el la envenantaj ŝipoj, kaj forsendos laŭ viaj instrukcioj al ĉiuj partoj de Grand Britujo.

Por pluaj sciigoj sin turnu al S-ro J. Shaw, komercaĵa administranto, Hull kaj Barnsley Fervojo, Charlotte-street, Hull.

E. Watkin
Ĉefa Administranto.