Paĝo:Fervoja Esperantisto - Junio 1914.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La kosto de la elektraj lokomotivoj ne estas decidiga. Tiuj ĉi nun kostas apenaŭ pli ol duonon de la prezo por vaporlokomotivoj kun egala fortkapablo, kaj konsiderinde pligravaj ŝparoj ne estas atendeblaj rilate al ili. La kostoj por la fortkondukiloj kontraŭe estas tre konsiderindaj. Tiuj ĉi kostoj tamen fariĝis malaltigitaj per la iom post iom sukcesinta uzo de pli fortaj ŝarĝoj, tiel en la provizdonaj, kiel en la kontaktaj konduklinioj. La plej grava ekonomia faktoro, kaj samtempe la plej varia inter la diversaj okazoj, tamen estas la fortkosto, t. e. la kosto por produkti la elektran fluon.

La elektra energio por fervoja trafiko ĝenerale fariĝas produktata per du malsamaj metodoj : aŭ en vaporcentralo, aŭ en akvofortcentralo. Tiuj ambaŭ specoj de fortcentraloj diferencas esence. La konstrukosto por vaporcentralo estas ĝenerale tre malalta, kompare kun tiu de akvocentralo, kalkulante laŭ ĉevalpovoj. Kontraŭe la daŭraj kostoj — t. e. la specialaj kostoj por ĉiu produktita kilowatthoro, krom rento kaj amortizo de la konstrukapitalo — estas multe pli altaj por vaporcentralo, ol por akvoforta uzino. Ĉiu kilowatthoro postulas ĉe vapora aranĝo kvanton da karbo, dum pligrandigita energiproduktado ĉe akvoforta uzino apenaŭ kostas pli multe ol la pligrandiĝanta eluzado de la maŝinaro kaj la pli granda konsumo de la ŝmiriloj.

Ĉe libera elekto inter vaporforto kaj akvoforto, la unua estas preferinda nur kiam la bezona maksimuma povo fariĝas nur malmulte uzata, kaj kiam la produktkostoj por la sumo da kilowatthoroj do fariĝas relative malgravaj. Tiaokaze la malpligranda konstrukosto de la vaporuzino estas decidiga. Sed ju pli la ŝarĝbezono utiligas la instalitan fortkapablon, des pli la cirkonstancoj ŝanĝiĝas je favoro por la akva forto.

Akvoforto por la movado do estas des pli avantaĝa, ju pli grandan kaj interesan trafikon oni povas provizi je forto el unu fortcentralo aŭ aro da fortcentraloj. Tiuj trajnoj, kiuj samptempe veturas en tia distrikto, do postulas kontinuan mezkvanton da forto, kaj tiu kvanto devas esti proksime sub la maksimuma ŝarĝo bezonata ĉe la plej postulanta trafikkombino, por kiu la fortcentralo devas esti aranĝita. Se la kondiĉo pri maldiversa trafikintenseco estas sufiĉe plenumata, oni trovas staton, ĉe kiu la akvoforto — almenaŭ se la konstrukostoj ne estas tro grandaj