Paĝo:Fervoja Esperantisto - Majo 1913.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
FERVOJA ESPERANTISTO
MONATA GAZETO
Organo de Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj
Jara abono : ₷ 1.
Unu Nº : ₷ 0,2.
Anoncoj : 1 paĝo : ₷ 5 ;
1/2 paĝo : ₷ 3 ;
1/4 paĝo : ₷ 2.
REDAKCIO
S-roj Berlande kaj G. Chilot
Administrantaj Redaktoroj
Sekretario : S-ro Alfred Petzold
Königstrasse, 4, III, Leipzig
(Germanujo)
Prezidanto : S-ro P. Tarnow
Perlebergerstr. 9 I, Berlin-Potsdam.

Ĉiujn manuskriptojn, abonmendojn, anoncojn, k.t.p., adresu al S-ro Berlande aŭ al S-ro George Chilot, ambaŭ en Villeneuve-St-Georges (Francujo).

La redkacio rezervas al si la rajton korekti laŭbezone la manuskriptiojn. — Artikolojn ne akceptitajn oni ne povas resendi.

NOVAJ ABONANTOJ

Franciskus Jacobus Lindsen, ĉefkonduktoro, Nederland Ŝtatfervojo, Paul Krugerstrato, 109b, Rotterdam (Holando).

Roelof Tinga, ĉefkonduktoro, Nederlanda Ŝtatfervojo, Paul Krugerstrato, 97 11, Rotterdam (Holando).

La membrokartoj estas sendotaj de S-ro Petzold, al kiu S-ro George Chilot sendis ilin de Stutgarto.

Atentu ! Erare ni anoncis, ke S-ro Josiĉ, ĉe Koluski (Ruslando) estis aboninto. Lia nomo estas forstrekota ĉe la nomaro de la 9-a F. E.



AL LA LEGANTOJ

« Fervoja Esperantisto » aperas nun sufiĉe regule, plie ĝi sukcesis havi unu anoncon kaj abonintojn ne fervojistojn, sed kompreneble estas absolute necesa, ke oni helpu ĝin, kiu eble plej, eksterasociigante ĝin, tial ke la Redakcio prenas sur sin gravan ŝarĝon !

Se la sukceso alvenos, I. A. E. F. venkos, ĉar F. E. ĝin helpos ; plie, se la ĵurnalo bezonas la Asocion por vivi, same la Asocio bezonas la ĵurnalon por kreski.