Paĝo:Fervoja Esperantisto - Marto 1913.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lasas veturi ĉiutage rektajn vagonojn sen konsidero pri pezo de la enhavoj, sed plejparte la enhavoj superas la minimumon.

Kvankam ekzistas multaj kompanioj fervojaj en Britujo, tiu ĉi fakto ne malhelpas la rapidan veturadon de malgrandaj sendaĵoj, ĉar la vagonoj de ĉiu kompanio vojaĝas sur la linioj de la aliaj, kaj estas eble sendi vagonojn rekten de la sudo de Anglujo al la nordo de Skotlando ; fakte tio ofte okazas.

Ordinare la komanioj fervojaj kolektas kaj liveras la komercaĵojn de kaj al la komercistoj, k. c. per ĉevalveturiloj aŭ aŭtomobiloj. En la okazo, ke la sendanto aŭ ricevanto mem transportus la sendaĵon al aŭ de la stacio, tiu postulus rabaton de la transportprezo.

W. F. Lawrence.

(Daŭrigota.)



NOVAJ ABONANTOJ

Tabouret, Ingénieur de la Voie à Troyes

B. Kotzin, Redkatoro de « Ondo de Esperanto », 3 Lubjanskij proezd, kv. 34. Moskva.

Agisson, Villeneuve-St-Georges.

Ignaz Hock, Fervoja Sekretarioi, Schwandorf (Oberpfaltz, Bayern).



La Ondo de Esperanto
Monata
ilustrata
revuo
(fondita en la jaro 1909)

La abonantoj de la j. 1912 jam ricevis SENPAGE romanon de a. Tolstoj : « Princo Serebrjanij », kies prezo por ne-abonantoj estas 1 S. 600 afr. Nun ĉiu abonanto de la j. 1913 — krom 12 numeroj de l’ gazeto, senpage recivos donace belan Esper. libron :

« ORIENTA ALMANAKO »

el la lingvoj japana, ĥina, araba, hinda, sanskrita, persa, armena, kartvela ktp.

La « Ondo » aperas akurate la 1-an daton, novstile. Ĉiu n-ro havas 16—24 paĝojn. Formato 17 × 26.. Bela kovrilo.

Literaturaj konkursoj kun premioj. Portretoj de konataj Esperantistoj. Diversaj ilustraĵoj. Beletristiko originala kaj tradukita. Plena kroniko. Bibliografio. Amuza fako (kun premioj). Anekdotaro. Korespondo tutmonda (poŝtk. ilustr.).

Anonco en « Koresp. Fako » — 3 respondkuponoj.

La abonpagon (2 rubl. = 2 Sm. 120) oni sendu al « Librejo Esperanto », 26, Tverskaja, Moskva, aŭ al « Presa Esperantista Societo », 33, rue Lacépède, Paris (kiu vendas ankaŭ po numero, 15 S., afrankite 20 Sd.) poŝtmandate, respondkupone, papermone, per bankĉekoj aŭ per transpagilo de Esper. ĉekbanko.