Paĝo:Fervoja Esperantisto - Marto 1914.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La personaro ne devas suferi iajn malagrablaĵojn dum la hejtado per torfa pulvoro, kompare al la hejtado per torfpecoj, ĉar la torfa pulvoro moviĝas en fermita kondukilo. Kaŭze de la konstruo de la fajra instalaĵo, malvarma aero ne povas enpenetri en la fajrejon kompare antaŭ ĉio al la hejtado per torfpecoj, sekve de kio oni estis devigita lasi tro longtempe aperta la hejtaperturon.

Ĉar nun per la uzo de torfa pulvoro estas forigitaj tiel de la hejtado per torfpecoj, kiel ankaŭ de tiu per ŝtonkarboj, oni povas esperi, ke la torfaj muskoj kiel brulaĵo por lokomotivoj multe pliboniĝis, se oni uzos tian brulaĵon.

Ĝis tien la paroladoj. Ne cititaj vidiĝas ekonomiaj rilatoj, kiel tiaj estus gravaj, precipe por landoj, kiuj mem posedas karbominejojn kaj por kiuj ne estos necese, ke ili aspiru pri liberiĝo de venigado pri karboj eksterlandaj.

Reuss, el Regensburg.


Milito de la usona registaro kontraŭ la Delawari,
Laikawanna & Western R. R.

Ni intece diras : « milito » kaj ne « malpaciĝo » aŭ « disputo », ĉar por milito oni ja bezonas soldatojn kaj ĉi tiujn uzas nun la usona registaro, por defendi siajn supozatajn rajtojn kontraŭ la D. L. & W. R. R. Al la dispono de la fervojo nature ne estas armeo, kaj ĉi tial ĝi nun jam estas venkita, sen esti kontraŭstarinta. Tio ja ankaŭ ne estus estinta ebla.

Do : laŭ ordono de la militministerio en Washington aŭ de la « militdepartamento », kiel ĝi nomiĝas, la kompanio B de la 29-a infanteria regimento, kiu estas kazernita en Fort Porter, ekokupis la kajon, la albordiĝejon apud la elfluejo de la Buffalo River, kiu estas uzata de post multaj jaroj de albordiĝboatoj de la nomita fervojo. La trupoj sin aranĝis kvazaŭ hejme, konstruis tendojn kaj anoncis, ke ili malhelpos ĉiun pluan albordiĝon de boato, se necese per forto de la armiloj. Ili tiel longe restos sur la kajo, ĝis la afero estos tute ordigita kaj ili ricevos la ordon de el Washington, reiri al la kazerno. Agiĝas