Paĝo:Fervoja Esperantisto - Oktobro 1912.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
NI IROS AL STUTGART

La proksima Germana Kongreso Esperantisto okazos en Stutgart. Jam ni faras preparojn por povi ĉeesti ĝin multnombre.

Bedaŭrinde estas, ke la I. A. E. F. ne ankoraŭ varbis fervojistojn en la ĉefurbo de Würtembergujo.

Ni esperas, ke ni tre baldaŭ ne povos rajte esprimi tian bedaŭron kaj ke ni aldonos al nia anoro la nomon de Stutgarta esperantista fervojisto.



La proksima gazeto Nº 8, aperos antaŭ la fino de l’ jaro, je la mezo de Decembro. Do ĉiu sendu artikolojn, sciigojn al Villeneuve-Saint-Georges. Proksiman jaron, se ni havos monon sufiĉan, t. e. sufiĉe da abonantoj, ĝi aperos 11 fojoj.


Centra Presejo Esperantista, V. Polgar, 33, rue Lacépède, Paris.
Le gérant : A. Berlande.


DEMANDARO

…………………… la …………………… 1912.
A

1º Ĉu vi volas aliĝi al la Internacia Asocio de l’ Esperantistaj Fervojistoj (fondita 7. Sept. 1909) Jarkotizaĵo : 0,500 Sm. ? …………

2º Ĉu vi volas aboni la oficialan fakgazeton Fervoja Esperantisto (dumonate aperinta) Jarabono : 1 Sm. ? …………

B

3º (Nur) por kontrolo de niaj listoj) : a. Ĉu vi jam estas membro de nia Asocio I. A. E. F. ? ………… b. Ĉu vi jam abonis Fervoja Esperantisto el Paris ? …………

4º Ĉu vi akceptas la proponon por elekto de la nova Estraro ? …………

Respondoj per : jesne.

5º Ĉu vii havas proponojn por fari ? kiajn ?

Petas skribi tre legeble, litero post litero :

Antaŭ- kaj familio-nomoj ………………………………………………………………………………

Titolo aŭ profesio …………………………………………………………………………………

Adreso loko kaj lando ………………………………………………………………………
strato kaj numero …………………………………………………………………

Bonvolu plenigi la jenan demandaron, kaj ĝin sendi al S-ro Alfred Petzold, sekretario de la I. A. E. F., 4, III, Königstrasse, Leipzig (Germanujo).