El la homoj, almenaŭ el tiuj, kiuj rezonas
kaj kelkafoje estas movataj de scivolemo,
malmultaj estas, kiuj sin demandas, kun
kuriozeco maltrankvila, kio estas la ĉielo,
kiu ĉirkaŭas nian teran loĝejon. Ĉu dum
belegaj tagoj, kiam tiu mirinda lazuro brilas super
niaj kapoj, ĉu dum silentaj noktoj, kiam trembrilantaj
steloj disĵetas tra spaco sian lumon, ni fortege
sentas la bezonon, scii kaj tute kompreni la ordon
kaj la leĝojn de senlima universo.
Poetoj de antikveco kaj eĉ de nuntempo opiniiis, ke fabeloj estas pli belaj ol la realaĵo, ili ja eraris. „Kiam oni scias kompreni la sciencon, diris fama matematikisto Eŭler, la vera naturo estas multege pli bela ol ĉiuj fabeloj aŭ ĉiuj kreitaĵoj homaj.“
Estas ja facile tion kompreni. Nia vido, limigita de sfero, sur kiu ni estas, montras al ni, super niaj kapoj, kupolon bluan, trapikitan de multaj brilaj punktoj. Dum la unuaj jaroj de nia juneco, rezonante laŭ sola impreso de niaj sentoj, ni kredas facile, ke ĝi estas vastega kaĝo, ĉirkaŭanta nian globon. Kaj tiel ankaŭ rezonis la unuaj homoj, ĉar homaro estas individuo, kiu edukiĝas senĉese de la malforteco nescianta ĝis