Paĝo:Germana Esperantisto - Aŭgusto-Septembro 1931.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Merkredon, 18. V.: Por la partoprenintoj en la ekskurso al Fichtelberg: vizito al la akvobarilo Kriebstein.

Por ebligi plejeble baldaŭ definitivan programon, la L. K. K. petas ĉiujn organizaĵojn, kiuj intencas aranĝi okaze de la 21a specialajn kunsidojn, sciigi tion al ĝi plejeble baldaŭ.


Internaciaj E-Tagoj en Berlin

La Berlin-a kvazaŭa antaŭkongreso bone sukcesis. Partoprenis gesamideanoj el sep diversaj landoj. 28. VII. en Kafejo Central senĝena interkonatiĝa vespero. — 29. VII. antaŭtagmeze rondveturado per speciala aŭtobuso tra Berlin, komuna tagmanĝo en Haus Vaterlando: posttagmeze per Elite-aŭtobuso veturado al kaj tra Potsdam, rava Elite-motorboat-veturado sur la ĉarma Havel. Vespere salutvespero en per floroj kaj E-flagoj riĉe ornamita ĉambrego de „Alter Askanior“. Prezidis s-ro E. Lindeman, kiu salutis la multnombran ĉeestantaron en la nomo de la aranĝinto, E-Gruparo Berlin. Li klarigis, kial la Gruparo ne aranĝis oficialan antaŭkongreson kaj dankis al la eksterlandaj geamikoj pro ilia vizito. Samideano Behrendt, Prezidanto de G. E. A., salutis en la nomo de G. E. A. Sekvis salutvortoj amikaj kaj dankaj de reprezentantoj de la diversaj nacioj. Tro rapide pasis la vespero. — 30. VII. antaŭtagmeze vizito al Internacia Konstruaĵo-Ekspozicio kaj laŭvolaj gvidadoj tra la urbo. Posttagmeze vizito al flughaveno Tempelhof. Feliĉa, al la E-istoj favora hazardo donis spektaklon neatenditan: En tiu posttagmezo alvenis en Berlin la aerŝipo „Graf Zeppelin“ el la arkta regiono. Majeste kaj grandioze alproksimiĝis la „arĝenta“ miraklo de la tekniko. La gesamideanoj havis okazon, observi el plej-proksimeco la surteriĝon kaj forflugon de la aer-giganto. Ili vidis kaj aŭdis Dron Eckener kaj la Berlin-an ĉefurbestron Dron Sahm. Neniam ili forgesos ĉi tiun posttagmezon. Vespere komuna vizito al Luna-Park, kie oni bonege amuziĝis ĝia frua matenhoro. Dankon al ĉiuj, kiuj vizitis nin kaj dankon al niaj fervoraj junaj helpantoj, kiuj ĉiam estis je la dispono de niaj gastoj.

E-Gruparo Berlin