Paĝo:Germana Esperantisto - Februaro 1924.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

decidis verki ĝin laŭ la bonega metodo de prof. Cart „Esperanto en dek lecionoj“, sed pli detale laŭ klarigoj, ekzercoj kaj ekzemploj. Pli poste ni okupiĝis pri vortaro Esperanta-Germana, dum monatoj Hermann Jürgensen kaj mi dediĉis ĉiun vesperon al la verkado de la manuskripto, kiu estis sendata al D-ro Zamenhof por fina revido.

Provizitaj per la plej bezonata propagandilaro, ni povis komenci labori efike. Je la fino de Novembro 1903 okazis kunvenoj de ĉiuj Esperantistoj en Berlin por pristudi la organizon de grupo. Ili estis kunvokitaj en la ejoj de la novefondita Esperanto Verlag Möller & Borel, Prinzenstaße 95, kelkaj havis lokon en domo de nova fervora samideano D-ro Adolf Mehlisch, Steinmetzstraße. Ĉeestis s-roj prof. Schimdt, D-ro Wetekamp, gesinjoroj Mehlisch, H. Jürgensen, mia frato Jules Borel kaj mi.

La fondiĝo de la grupo okazis sub aŭspicioj de la Berlin-a sekcio de la Paca Societo, al kiu apartenis ĉiuj ĉi supre cititaj personoj. Aliĝis ankaŭ aliaj neesperantaj membroj de la Paca Societo, interalie la prezidanto D-ro Herter kaj kelkaj sinjorinoj, kiuj fariĝis anoj nur pro konvinko, ke lingvo internacia povos utili al la paca movado, sed sub la kondiĉo, ke ili ne lernu ĝin… Ni promesis, ke ni ne tedos ilin.