Paĝo:Germana Esperantisto - Februaro 1924.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

piano, de kiu oni aŭdas precipe nur la batojn de la klavoj kaj ne la tonvibradon. Poste sekvis akordionkoncerto de alia Berlin-a radio-distrejo. Ankaŭ la akordiono apartenas al la instrumentoj, bone taŭgaj por tiu celo.

Intertempe proksimiĝis la horo de la parolado de s-ro Pitlik. Precize je la 7.50 h. la inĝeniero komencis serĉi la interrilaton kun Praha, akordigante la aparaton je la anoncita ondlongeco de Praha (1150 m). Unue ni ne aŭdis ion alian krom la jam diritaj malagrablaj sunoj. Minuto post minuto pasis sen tio, ke niaj atendoj realiĝis. Fine, post ses minutoj, ekaŭdiĝis la voĉo de s-ro Pitlik. Eĉ se mi ne estus sciinta, ke li parolos, mi estus ekkoninta lin laŭ lia iom raŭka, ne plensona voĉo. Li salutis la aŭskultantojn kaj faris mallongan propagandan paroladon pri Ĉeĥoslovakio. Li priskribis la belecojn de sia hejmlando, la vidindaĵojn, precipe la grotojn en la Moravia Karsto, kiujn la partoprenintoj de la XIIIa Kongreso en Praha jam vizitis, kaj finis, invitante al vizito al Ĉeĥoslovakio. Mi jam diris, ke la voĉo de s-ro