servojn servojn. Rimarfcante tion, la ludestro kun malbeno furioze enpakis sian „Petit Monte Carlo" kaj rapide foriĝis. Ankaü la itala] kunludantoj kaj instiganto ne pli longe restis Sur la söenejo de sia agado, Poste mi ekseiis de germana sinjorino, kiu ofte estas en Genova por viziti parencojn, ke tiuj trompistoj sur Righi jam de jaroj praktikas sian profitodonan ludadon kaj ŝajne ne estas kaptataj de la itala polieo.
Kiam vesperiĝis, mi serĉis la loĝejon de Dro Schmuckher kaj feliĉe trovis lin hejme. Mia sciigo pri alveno kuŝis sur lia skribotablo kaj laŭdire alvenis nur jus antaŭ la anoncita horo (kvankam mi forsendis ĝin du tagojn antaŭe el Reeco, dudek kilometrojn de Genova!). Kiel multe okupita advokato li ne mem povis veni al la stacidomo kaj eĉ ne havis tempon por telefone venigi iun alian. Li petis mian pardonon pro tio, kaj mi kompreneme senkulpigis lin, ĉar mi scias, ke plenumo de promeso sufiĉe ofte estas vanigata per neantaüvideblaĵoj ...
Laŭ konsilo de Dro Schmuckher mi pasigis la vesperon en granda variete-teatro. Sed anstataŭ la esperitaj varieteaĵoj mi vidis la unuan prezentadon de itala opereto. Kvankam mi komprenis nur malmulton de ĝia teksto kaj nur el la ludado povis iom diveni ĝian sencon, la prezentado tamen estis interesa por mi, ĉar ĝi montris al mi la muzikemon de la itala popolo, kiu en la aŭskultejo kvazaŭ kunludis kaj kelkafoje eĉ kunkantis efikajn melodiojn.
En Italujo la teatroprezentadoj generale komenciĝas tre malfrue kaj pro tio ne finiĝas antaü nokt- mezo. Estis jam post la dekdua, kiam mi eliris el la teatro. Mia vagonaro estis forveturonta kvaronon antaü la tria horo nokte. La tempon ĝis tiam mi inteneis pasigi en la atendejo de la stacidomo. Sed, ho ve, ĝi estis fermita! Kaj ankaü la re- storacioj jam fermis siajn pordojn. „Nu, estis varma nokto, invitanta al promenado. Ci tiun mi faris dum du horoj, tiamaniere konatiĝante ankaü kun la dumnokta vivo de Genova. Ne multe atentante ia vojon, mi venis ankaü en la havenan kvartalon, s tra mallarĝaj stratoj kaj stratetoj. Sed tio estis j riska, ĉar tiu kvartalo, same kiel en aliaj haven- [ urboj, estas iom danĝera por fremdulo. Sed ne atentante la oftajn alparolojn de „afablaj sinjorinoj", I ■tu evitis malagrablaĵojn kaj sendifekte revenis al la stacidomo por eniri la vagonaron portontan min al Milano. De tie mi havis rektan vagonon al Stuttgart, kie mi volis viziti profesoron Paul Christaller,
La reveturo tra Svislando, sur Gotthard-fervojo, estis raviga. Nur kiam mi veturis tra Bellinzona kaj vidis tie Ia restaĵojn de la terura fervoja akcidento okazinta antaŭ unu semajno, mi profunde malĝojiĝis, pensante al la multaj viktimoj, kiujn ĝi Postulis ... Kiam mi vespere alvenis en Stuttgart, mi miris, ke profesoro Christaller, kvankam mi per sufiĉe frue forsendita poŝtkarto estis petinta lin pri tio, ■äe atendis min en la stacidomo. Rapide mi serĉis Joĝejon en preksima hotelo kaj tuj poste per tramo veturis al la loĝejo de s-ro profesoro. La tuta domo estis senluma. Ĉu li jam dormis? Mi sonoris Fenestro en la unua etaĝo malfermiĝis, kaj ŝatata profesor-edzino demandis el ĝi: „Kiu estas tie?" Mi diris mian nomon, kio estis respondata per mirekkrio. Tuj la afabla profesoro malsuprenvenis kaj malŝlosis la dompordon.
„Kia surprizo!" li diris, „mi tute ne atendis vin hodaŭ."
„Cu vi ne ricevis mian poŝtkarton?"
„Ne!" Do ĝi perdiĝis, same — kion mi poste ekseiis — kiel kelkaj aliaj, kiujn mi skribis el Italujo.
Ni priparolis niajn aferojn, kaj poste profesoro Christaller nepre ne volis, ke mi iru sola al la hotelo. Piedire Ii akompanis min ĝis tie en la malfrua vespero, kaj mi ne seiis, kiom danki lin pro tiom da afableco.
Plenega je neforgeseblaj impresoj mi revenis hejmen, kaj mi esperas, ke mi ne tedis la legantojn per la babilado pri miaj persona) travivaĵoj,
Intertempe okazis la XVIa Kongreso en Wien. Atendante de mi la kutiman raporton pri ĝi, oni eraris. Mi lasis la raportadon al aliaj, eble pli kompetentaj kunlaborantoj. Kial? Nu, por esti objektiva raportanto, mi devus diri tro multe da malagrablaĵoj, kaj tio ja ne estas ŝatata en Esperantujo. Ju pli multe da veraĵoj oni diras, des pli malbona samideano oni estas ...
En „Germana Esperantisto" (Aug. - Sept. 1924) troviĝas germanlingva artikolo pri la interna ideo de Esperanto, represita el „Arbeiter - Esperantist". La redaktoro mem rimarkigas, ke Ii ne en ĉiuj punktoj konsentas, sed tarnen volas represigi ĝin, ĉar Ii volas substreki la kernon: „ke ne la interna ideo — se ĝi ankoraü estas meneiinda — sed la praktika flanko sukeesigos fine nian aferon". Kvankam ankaü mi en multaj punktoj samopinias kiel la aütoro kaj Ia redaktoro, mi tarnen devas protesti — kaj verŝajne en konsento kun multaj samideanoj — kontraü tia maniero pritrakti la internan ideon, kvazau ĝi estus malbona kaj forigenda. Do estu per- mesate, pliklarigi kelkajn punktojn.
En la citita artikolo troviĝas kelkaj troigoj, per kiuj estiĝas malveraj asertoj, ekzempie la frazoj: La anoj de la interna ideo opinias, ke „la ideo de mondlingvo estas identa kun popoiinterfratiĝo". — Zamenhof opiniis, „ke komuna lingvo malebligos malamon inter diversaj popoloj". — „Kion Zamenhof travivis en Bialystok, ke anoj de diversaj gentoj interbatalis, ne estis sekvo de lingva divers- eco." El tiaj frazoj la aütoro volas pruvi, ke Zamenhof grave eraris, kaj kvankam ni al tiu ĉi eraro dankŝuldas la eltrovaĵon de Zamenhof, tarnen tiu £i eraro malhelpis lin mem, iri Ia ĝustan vojon. Nur devige Ii iom post iom cedis, ĝis kiam Ii fine 1912, je Kongreso en Krakau, rezignis pri la estreco, komprenante, ke Ia lingvo mem ne povas esti la dis- vastigilo por la Homaranismo.
Sendube Zamenhof estis bonkora idealisto, sed ii estis samtempe homo kun tre praktika menso. Pli profunde, ol la aütoro ŝajnigas, Ii komprenis la oirkonstancojn en sia hejmurbo. Oni nur legu atente Ia „leteron pri la deveno de Esperanto", kaj oni rimarkos tion. Laü opinio de Zamenhof precipe pro la malklereco de la popolaj amasoj