Paĝo:Germana Esperantisto - Oktobro 1924.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

propagandan efikon. En propagandparoladoj, en varbartikoloj, en komencaj kursoj tute ne estas ne- cese, tuŝi la internan ideon. Oni nepre restu ĉe la Deklaracio, ke ĉiu ajn uzanta Esperanton lau ia fundamento estas plenrajta Esperantisto. Sed oni ne penadu, forigi la internan ideon aü malpermesi ĝin al anoj de speeiala direkte. La ĝuste komprenata Homaranismo estas sendanĝera kaj tute ne malhelpas la aliajn celojn, kiujn apartaj grupoj volas prosperigi pere de Esperanto. Oni ne timu, ke anoj de la interna ideo pro tia aneco estas malpli bonaj filatelistoj, katolikoj aü sociaiistoj. Ciuj movadoj trovas inter la anoj de la Zamenhof-a ideo certe fervorajn propagandistojn. Bona ideo varbas per konvinko, sed ne per altrudo. Kaj se per ilia kunlaboro kelkaj troigoj malaperos, la partio ne malgajnas, preeipe ĉar oni povas kalkuli, ke sammaniere ankaü 6e la kontraüula flanko okazas la samo. Troigado kaj perforto nur sekvigas kon- traüan troio-adon kaj perforton. Maljusta sukeeso neniam povos havi daüran Valoron. Homaranismo ĉiurilate kunlaboras, por ke ĉiuj justaj postuloj estu plenumataj laü plej eble bona maniero. Tial la interna ideo ne estas forigenda, sed meritas plenan subtenon de ĉiuj flankoj.

Do ankaü estonte en Esperantistaj grupoj, precipe en neütralaj grupoj, oni parolu pri ĝi, sed sen troigado, Por profundigi la konon de Esperanto kaj ties esencon en kursoj por perfektigo kaj en pli altaj klasoj de lernejoj ne prisilentu ĝin; oni spertos, kiel ĝis nun, ke la plej fervoraj propagand- istoj estas tiuj, kiuj ne nur pro persona utilo ple- das por Esperanto, sed la idealistoj, kiuj scias, ke estas la plej nobla devo kunlabori por la progreso de la kulturo kaj la tuthomara feliĉo. Kiel ĝis nun ankaü estonte la Esperantistaro kantu kun entuziasmo la belan himnon „La Espero", en kiu Zamenhof tiel bele klarigis la programon de „nia diligenta kolegaro". Ni estu kaj restu veraj kava- iiroj de Ia verda stelo!