Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Forfalas la malbeno, tion diras 55
Al mi la koro; jam la Eŭmenidoj
Returne kuras nun al la Tartaro
Kaj tondre fermas feran la pordegon.
La ter' elspiras freŝon bonodoran
Kaj min invitas nove aspiradi 60
Al ĝoj' de l' vivo kaj al grandaj faroj.

PILADO.

Rapidu, ĉar la tempo baldaŭ pasos!
La vento, kiu blovos niajn velojn,
Nur ĝi forportu nian plenan ĝojon
Al la Olimpo. Nun ni devas nepre 65
Rapide konsiliĝi kaj decidi.