Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj mi ne sentis la danĝeron, kiu
Ĉirkaŭis nin kaj estis tre proksima.
Nun ili, por plenumi la intencon,
Jam iras al la mara bordo, kie,
Kaŝite en la golf', ilia ŝipo 30
Atendas nur la signon. Kaj al mi
Prudentajn vortojn ili en la buŝon
Enmetis kaj instruis min, kiele
Mi al la reĝ' respondu, se li sendos
Insiste ekpostuli la oferon. 35
Mi vidas, mi min devas lasi gvidi
Simile al infano; mi ne lernis
Inside aŭ per ruz' ion akiri.
Ho ve al mensogantoj! La mensogo
Neniam liberigas nian bruston 40
Simile al la vortoj de la vero;
Ĝi ne konsolas nin, ĝi nur turmentas
La homon, kiu ĝin sekrete forĝas,
Kaj kiel sago, kiun en la flugo
Potenca dio kaptas kaj rebatas, 45
Ĝi celon ne atingas, sed resaltas
Kaj trafas tiun, kiu ĝin elpafis.
Ho, pezaj zorgoj premas mian bruston.
Ĉu eble sur la ter' nesanktigita
De l' bordo nun denove la furio 50
Atakis plej kruele mian fraton?
Ĉu eble ili estas malkaŝitaj?
Ha, ŝajnas, ke armitoj proksimiĝas!
Ha, jen! Jen kuriero de la reĝo
Ĉi tien venas per rapidaj paŝoj. 55
La koro en mi batas, la animo
Kovriĝas per nebulo, kiam mi