Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

IFIGENIO.

Mi faros ĉion, kion ili diros.

ARKAS.

Ho, kredu, ĉio nur de vi dependas.
Nur la kolera stato de la reĝo
Al ambaŭ la fremduloj donas morton.
Jam de tre longe la militistaro 50
Dekutimiĝis de l' oferoj sangaj.
Eĉ multaj, kiujn malamika sorto
Al fremda bordo pelis, sentis mem
La tutan ĉarmon, tutan la diecon,
Se la vaganton en la fremda lando 55
Renkontas bondezira kaj afabla
Vizaĝo homa. Ho, ne tiru for
De ni la bonon, kiu por ni ĉiuj
De vi dependas! Kion vi komencis,
Vi povas ja facile alfinigi; 60
Ĉar la mildeco, kiu de l' ĉielo
En homa formo venas sur la teron,
Nenie pli rapide al si regnon
Konstruas, ol en tiu loko, kie
Sovaĝe kaj konfuze nova gento, 65
Plenega de kuraĝo kaj de forto,
Gvidata per la propraj antaŭsentoj,
La ŝarĝojn de la homa vivo portas.

IFIGENIO.

Ne skuu la animon mian, kiun
Laŭ via vol' direkti vi ne povas. 70