Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/85

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉar tre malofte homo ĝuste taksas
Faritajn siajn farojn, sed li preskaŭ 160
Neniam scias taksi la faratajn.

IFIGENIO.

Vi preskaŭ min konvinkis.

PILADO.

                          Sed por kio
Konvinki, se elekto ne ekzistas?
Por savi fraton, vin kaj la amikon,
Nur unu voj' ekzistas; tial restas 165
Nur la demand', ĉu ni la vojon iras?

IFIGENIO.

Ho, lasu min heziti! ĉar vi mem
Ne farus kun anima trankvileco
Tielan maljustaĵon kontraŭ homo,
De kiu vi ricevis nur bonfarojn. 170

PILADO.

Se ni pereos, tiam vin atendas
Riproĉo pli severa, kondukanta
Al malesper'. Vi certe ne kutimis
Suferi perdojn, se nun, por eviti
Grandegan malfeliĉon, vi ne volas 175
Oferi eĉ vorteton de malvero.

IFIGENIO.

Ho, se mi en mi portus viran koron,
Por kiu, se ĝi ion jam decidis,
Aliaj ĉiuj voĉoj restas mutaj!